.La granda 50-jara jubileo de ES "Ĉele-kula" kaj FES "Mile Veliĉkoviĉ" el Niŝ alproksimiĝas. La solena manifestacio okazos ekde la 29-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2006. La granda manifestacio havas la taskon memorigi pri la duonjarcenta agado de Esperanto - societoj en Niŝ. Oni atendas multajn gastojn el la lando kaj eksterlando. Estas ankaŭ anoncita publikigo de la romano "Turo el kranioj" de Tihomir Raŝiĉ en la traduko de Jovan Jankoviĉ Zan. Pli da informoj aperos baldaŭ.

La granda 50-jara jubileo de niaj E-societoj alproksimiĝas