Alina Ĵuk (kunorganizanto de junulara programo dum la UK en Litovio), juna litovia esperantistino (duonpolino, duonukrainino gepatre), venis al Niŝ antau kelkaj tagoj por plu studi la serban lingvon ĉe urba universitato. Alina ekstudis la serban lingvon lastjare en Vilno, kaj tre fascine regas ĝin. Alinan ĉi tie bonvenigis Marko Nikoliĉ kiun ŝi kontaktis pere de www.lernu.net. Alina ĉeestis la kunvenon de loka E- societo kaj salutis nome de litova E-klubo. Alina venis tute sola al la fremda lando, sed danke al internacia lingvo, ŝi havas ĉi tie amikojn kaj fartas hejmeske, espereble!