.Estas anoncita AMASA kurso en Niŝ flanke de E-societo "Ĉele-kula" kaj kunlabore kun OMLADINSKI SAVET NIŜA. Efektive, kurso estas dividita je 3 kursetoj: por infanaro, junularo kaj mezaĝularo. La ideo estas naskita pro strebo amasigi urban movadon kaj akiri novajn membrojn. La kurson por plenkreskuloj gvidos Momĉilo Krstiĉ, por junularo Marko Nikoliĉ kaj por infanaro Srbijanka Ristiĉ kaj Jovan Jankoviĉ-Ĵan. La kurso por mezaĝuloj komenciĝos la 29-an de septembro 2004. kaj por junularo 25-an de oktobro 2004. en ejoj de OMLADINSKI SAVET NIŜA. La organizantoj esperas ke ĉi kurso plifirmigos la staton en Nis kaj farigos la urbon Niŝ sendube ĉefurbo de serba Esperantujo... Pli da informoj aperiĝos baldaŭ...
.Vidu la afiŝon de kurso (originala estas verdkolora)