Daŭrigo je la dua paĝo

 

ENKONDUKA POEMO

LEVIĜU SERBUJO! (Dositej Obradovic<1742-1811>)

Leviĝu Serbujo! Leviĝu l' aminda!
Bela estas vizaĝo via milda.
Ĝojigu korojn kaj okulojn niajn
Permesu aŭdi belajn voĉojn viajn.
Leviĝu Serbujo, tro longe vi dormis,
En mallumo kuŝis, nun vi leviĝu!

La Serboj vekiĝu!

 

Alten levu vian reĝan kapon
Por ekkoni vin tero kaj maro,
Montru al l' mondo vian veran belon
Ho, kreu por ni la ĉielan helon!
Leviĝu Serbujo, tro longe vi dormis,
En mallumo kuŝis, nun vi leviĝu!
La Serboj vekiĝu!

 

Al vi helpas la Dia inklino
Pli bela estos via destino.
Ni, idoj, scias - al bono vi vojas,
Popoloj fremdaj pro vi vere ĝojas!
Leviĝu Serbujo, tro longe vi dormis,
En mallumo kuŝis, nun vi leviĝu!

La Serboj vekiĝu!

LA LASTA DEZIRO DE NEMANJA (Sava Nemanjic<1175-1235>)

Filo mia, komplezon al mi faru,
sur monakveston, funebropreta min kuŝigu,
ordigu laŭ sankta maniero nia,
samkiel mi kuŝos en tombo mia.

 

Kaj junkomaton vi teren sternu,
min sur ĝin kuŝigu
kaj ŝtonon sub kapon mian starigu,
ke mi tiel kuŝu ĝis Sinjoro venos
kaj min de tie prenos!

PREĜO AL LA SANKTA SIMEONO (Stefan Nemanjic - Prvovenĉani <1165-1227>)

Ne forgesu vi min,
mizerulon vian!
Ne forgesu vi min,
en la pekoj kuŝantan!
Ne forgesu vi min,
en volupta koto dronantan,
sed vi sanktan vian manon etendu,
per ĝi vi min povran benu
en trompema vivo tiu
kaj gvidante min instruu
ke mi viajn paŝojn sekvu,
eĉ se mi nemerita,
eĉ se mi neutila,
eĉ se mi nebezona!

LA MALAMIKO NOMATA MALSATO (Domentijan <1210-1264>)

Kiam subite aligentuloj invadis,
la sanktan landon, ili ververe,
en dezerton ĝin transformis,
havaĵojn niajn de ĉiu flanko kolektis
kaj al vasaloj siaj fordonis -
unuj el ni de armiloj pereis,
aliaj sklavigitaj foriris,
kelkiuj la tutan havaĵon perdis
kaj sin al korpa mizero fordonis.

 

Sed kiam kun Dia helpo
post temp' ioma la malamikojn
oni ekstermis kaj kiam ili foriris,
alvenis post ili alia malamiko,
nomata MALSATO, pli terura ol la unua,
kaj kolektis al si pli grandan rabaĵon ol la antaŭa,
neniel nian genton ŝatante -
sen sago sagtrafante,
sen lanco trapikante,
sen glavo tranĉante,
sen bastono mortbatante,
kaj simple dirite -
sen gamboj pelante,
sen manoj kaptante,
sen tranĉilo buĉante,
sen ajna armilo irante
sed tiom da korpoj mortkuŝigante...
Kaj, tiel, pro pekoj niaj,
tuta lando nia de kadavroj estis plena,
kaj la kasteloj plenaj, kaj la domoj plenaj,
kaj la vojoj plenaj,
kaj la vojforkoj plenaj...
Pro pekoj niaj -
eĉ al tombistoj ilin enterigi ne povis
nur pene ilin en por greno fosojn enŝovis!

PREĜA PETO AL LA DUKO LAZARO (Jefimija Mrnjavcevic<ĉirkaŭ 1349-post 1404>)

Venu al helpo nia, kie ajn vi estas.
Al miaj etaj donaĵoj ekrigardu
kaj kiel multon ĉi-tiun konsideru,
ĉar ne laŭ meritoj mi laŭdon al vi oferas,
sed pove de eta menso mia.
Pro tio nur etan rekonon mi esperas.

 

Sed ne estis vi,
ho, kara nia sinjoro kaj sankta martiro,
nur malavara
en agoj detrueblaj kaj efemeraj,
sed same en agoj grandaj kaj eternaj -
tiun econ vi ricevis de nia Dio!

 

Ĉar, korpe min tute fremdan
samkiel aliajn, vi abunde subtenis.
Nun duobliĝas peto mia:
Vi plue min subtenu
kaj la akran uraganon kvietigu
de l' animo kaj estaĵo mia.

KIAM MI PENSIS MORTI (Branko Radicevic<1824-1855>)

La folioj sur la arboj palas,
la folioj flavaj teren falas,
Kaj la verdajn vidos ilin mi jam
Plu neniam.
La kap' pezas, la vizaĝo flavas,
Pro malsano, la okulo kavas.
Ĝi la brakon kaj la korpon premas,
La genuo jam senforte tremas.
La temp' venas, en tombon min trenas!

 

Adiaŭ, ho vivo, sonĝo bela!
Adiaŭ aŭroro, tago hela!
De la mondo - paradizo mia -
Devas iri mi al mond' alia!

 

Ho, se ame por vi mi ne ardus,
Mi ankoraŭ la sunon rigardus,
Mi aŭskultus venton, fulmofalon,
Mi admirus vian najtingalon,
Min ĝojigu fonto kaj rivero...
Sed jam venis mia malapero!

 

Poemoj miaj, orfoj senfortunaj,
Idoj karaj de la jaroj junaj!
Ĉielarkon mi volis la helan,
El ĝi fari por vi veston belan,
Vin ornami per la stelobrilo,
Vin lumigi per la sunradioj..

 

Ĉielarko estis, sed ne restis,
La steletoj brilis kaj forbrilis,
Kara suno la varmiga stelo -
Ankaŭ ĝi jam foris de l' ĉielo!
Preparata de mi ĉio pasas,
Aĉvestitajn la patro vin lasas.

PATRUJO (Djura Jaksic<1832-1878>)

Kaj ĉi ŝtonego de land' Serbio,
kiu nubon skrapas spitante sunon,
per brunaj sulkoj de morna frunto
pri tempodaŭro longa rakontas,
monttrante per la muta mimiko
profundajn sulkojn de vango sia.

 

De l' sombraj tempoj estas la spuroj
ĉi nigraj sulkoj, kavoj malhelaj;
kaj ĉi ŝtonego, kiel piramido
kiu el polvo al ĉiel' altiĝas,
estas amaso de ostrompaĵoj
kiujn en lukto kun malamiko
viaj praavoj vole ordmetis,
per proprakora sango gluante
rompitajn ostojn de siaj brakoj,
por al la nepoj fari embuskon,
de kie iam brave malŝate,
ili insidos trupojn avidajn.

 

Kaj nur ĝis tie, ĝis ĉi ŝtonego,
ĝis ĉi remparo,
vi tretos, eble, per pied' malpura.
Vi tretos pluen?... Vi aŭdos tondrojn
kiel trankvilon de l' land' libera
per bru' terura ili disŝiras:
vi ja komprenos kun kor' timema
kion bravvoĉe ili parolas.
Kaj al la dura ŝton' de l' rokaro
la nudan verton de kap' razita
vi ege frapos en timkonfuzo...
Sed unu penson, unu esprimon,
vi en terura aŭdos batalo:
"Patrujo estas tio de l' Serbo!"

JE NOKTOMEZO

Je noktomezo tra la branĉaro
Vidiĝas brilo de la stelaro,
Fortas en koro dolĉa tremeto -
Ho, lante, lante tra branĉa reto!

 

Ĉi rivereto herbejon rosas,
Ĉi apud floro floro ripozas,
Min ĉi atendas la karuleto -
Ho, lante, lante tra branĉa reto!

 

Falos mi, mortos, arda la koro
Min neniigos ĝis la aŭroro,
Kiel neĝbulon flama suneto -
Ho, lante, lante tra branĉa reto!
KIAM REMEMORAS MI... (Jovan Jovanovic Zmaj <1833-1904>)
Kiam, kara, rememoras
Mi vizaĝon ruĝan vian,
Mi nur ruĝan vinon trinkas
Ne deziras mi alian.
Kaj kiam mi pri la nigro
De okuloj viaj pensas
Gastejisto tiam nure
Nigran vinon al mi verŝas.

 

Kaj mi trinkas, ploras, kantas,
Pro tristec' kaj amdeliro,
Ekirante mi stumbletas,
Pro la amo kaj pro l' vino.

 

Trafenestre patrin' via
Min rigardas kaj ridetas:
"Vin ne ridu, kara mia,
Filin' via kulpa estas!"

VINTRA TAGO

Kiom grizo ja obskuras,
kvazaŭ tago nur futuras,
ĉiel' estas larmangora
samkiom okul' postplora.

 

Mi rigardas la malhelon,
en alteco densebulon,
rigardante plorĉielon,
mi vidas nur larmokulon.

 

Mi vidas la mornĉagrenon
kaj senfinan triston, splenon,
suspiron, rezignacion
kaj la mutmelankolion.

 

Tio al mi estas bela,
mia koro ĝojon trovis,
kvazaŭ nur per sorĉ' fabela
okul' sunon vidi povis.

 

Ĉu neniam la printempo
en la viv' ekzisti ŝajnis,
ĉu neniam de la suno
feliĉ' mia kison gajnis?

INTER REVO KAJ REAL' (Laza Kostic<1841-1910>)

Koro mia, kor' soleca,
ĉe mi enas vi kial?
Vi senlaca plektistino
plektas plekton vi sen fino
inter revo kaj real'.

 

Koro mia, kor' naiva,
kion nun kun plektomal'?
Plektistino olda misas,
tage plektas, nokte disas,
inter revo kaj real'.

 

Koro mia, kor' kolera,
fulme frapu vin fatal'!
Vi ne lasas min diveni
nek plektadon ĉi kompreni
inter revo kaj real'!

EN AŬTUNO MALFRUA (Vojislav Iliĉ<1862-1894>)

Aŭskultu kiel la vento tristĝemas tra niaj kampoj,
kaj densajn nebultavolojn rulas al vala malhel'...
kun krio ekflugas korvo kaj mian rondflugas kapon,
obskuras la ĉiel'!

 

Henas ĉeval' malseka kaj haste al vilaĝ' trotas,
kaj malriĉan domon ĝi jam vidas antaŭ si.
Ĉesojle oldulin' staras logante la kortobirdojn,
kaj granda vilvosta hundo staras garde ĉe ŝi.

 

La vento fajfas splene tra nigraj dezertaj kampoj,
kaj densajn nebultavolojn rulas al vala malhel'..
Kun krio ekflugas korvo kaj mian rondflugas kapon;
Obskuras la ĉiel'!

 

HO, SPIKOJ MIAJ..(Aleksa Santic<1868-1924>)

Ho, spikoj miaj, sub la monto nuda,
per sang' ŝprucita, mia nigra pano,
kies vin gardas kaj protektas mano
de birdavido... mia peno kruda?

 

Rikolto venas. Grajnoj jam maturas...
Vilaĝo mia brilas sub la suno,
sed mian frunton premas ombra nuno,
kaj animfundon fulmofrap' torturas...

 

Morgaŭ, dum akraj ekbriletos serpoj,
kaj fask' ĉe fasko falante ekoros,
el vundo mia denove sang' foros,
por vi kampulo, novaj sufer-spertoj.

 

Ĉar penon vian de sklava laboro,
potencul' manĝos ĉe diboĉo sia,
kaj al vi nure, kiel al hund' ia,
ĵetos panerojn... Honto kaj honoro!

 

Neniu aŭdas vian ploroĝemon -
ebrian mastron via pen' ne tuŝas...
kampul' mizera, vi en polvo kuŝas,
krevu sub jugo, sed pliu nur trenon!..

 

Ho, spikoj miaj, sub la monto nuda,
per sang' ŝprucita, mia nigra pano,
kies vin gardas kaj protektas mano
de birdavido, mia peno kruda?

NE KREDU

Ne kredu la verson nek la rimon mian,
kiuj al vi diras ke nur vin mi amas,
ke ĉiumomente por vi la preĝ' samas,
kaj ke mi en arbon ĉizas nomon vian!

 

Ne kredu! Sed tarde kiam luno venas
kaj la montopintojn arĝente dekoras.
Tien, kie printemp' en arbustoj tremas
kaj hiacint' blua svenige odoras.

 

Venu, mi atendos! Kaj dum horoj tiuj,
kiam sur la bruston mi vin forte premas,
se vi sentos, kara, ke mia korp' tremas,
kaj mi tuta ardas de am-flamoj ĉiuj.

 

Nenion demandu, kara, tiam kredu,
ĉar amo sincera la vortojn ne amas,
kaj malsingardema, ĝi nur arde flamas.
Ne emas ĝi, kara, versojn skribi, kredu.

MIA POEZIO (Jovan Ducic<1871-1943>)

Marmore kvieta, kiel ombro frida,
vi junulin' estas milda kiu revas.
Alies poemo estu virin' rida
kiu en mallumaj stratoj kanti devas!

 

Vin mi ne ornamas per fuŝperloj iuj,
sed per flavaj rozoj en longa hararo:
estu vi tro bela por plaĉi al ĉiuj,
estu vi fiera vivi por l' homaro.

 

Sed restu vi trista pro propraj mizeroj,
por konsoli tiujn plenajn je suferoj
kaj ĉasta por gvidi homojn tra tumulo.

 

Staru flegma, dume, ĉe via estaĵo
loke de la pompa kaj luksa vestaĵo
ŝvebos nur striete mistera nebulo.

ODO AL VIRINO

Vi estas mia revo kaj vortsusur',
miaj momento, paŝo kaj voluptplezur';
la nura sekreto, kiom beldeziro
kaj la nura vero, kiom la sopiro.

 

Restu neatinga, muta, de kor' fora,
ĉar rev' pri feliĉo, feliĉon superu -
kaj senrevena kiel junec' flora,
via ombro, eĥo, memoron generu!

 

En granda doloro amo havas celon,
la kor' historion en la larma fluo,
animrevo donas al al vero belon,
tiam kiso estas pleja rendevuo.

 

Estas vi teksaĵo el mia fascino
kaj la sunkovrilo el la sonĝoŝpino-
imago vi estas mia plej gracia,
la voluptsimbolo, mortige glacia.

 

Kaj, vi nek ekzistas nek vi iam vivis,
naskita el miaj splenoj labirintaj,
el mia korsuno via bril' derivis -
ĉar ĉion amatan estas ni kreintaj.

RENKONTIĜO

Ni nin longatendis kaj ĉe l' renkontiĝo,
etendante manojn vi kun mi ekiris;
irante la vojon sombran, ni sopiris
feliĉon kaj sunon post la konatiĝo.

 

Kaj ni ambaŭ tiam ekkredis pasie
ke ni nun fintrovis. Sed ni ja ne vidis
pro penoj, ĉagrenoj kiujn ni travivis,

kiel ni jam lacaj disiĝas senscie..

 

La tago de fina disiĝo alvenis..
vi kun ambaŭ manoj kuŝantaj ĉe l' koro,
foriris senvorta, frida kaj sen ploro,
lantpaŝe kaj triste, samkiel vi venis...

 

Legu iujn poemojn el la libro "ANTOLOGIO DE LA SERBA POEZIO (1200-2000.)" (ĉefredaktoris Srdj Arandjeloviĉ)