Unua paĝo

 

DEZIRO (Milan Rakiĉ<1876-1938>)

Kiam por mi venos hor' de morto enda,
Dio, ho permesu, dum aŭtuna nokto
mi mortu serena, en juneca forto,
sub la pompa brilo de l' ĉiel' septembra!

 

Mort' estas facila. Sed kunulo ĝia,
la vanteco veka eĉ fronte de l' morto:
profesiaj larmoj sur vizaĝ' virina
kaj falsa doloro de luvemaj homoj.

 

Kaj sutano nigra, kandeloj kaj pliaj
ceremoni' tedo, pezo kaj malplaĉo,
estas ega premo por la sentoj miaj
antaŭ modestbelo be l' eterna paco!

 

Ho, morti, nur tiel - sen homoj, sen moroj,
sen teda kaj stulta ritaro pro l' morto -
senbrue, simile al velko de floroj,
malesperon, vivon fordoni al sorto.

 

Kvazaŭ ventoblove en juneca forto,
sub la pompa brilo de l' ĉiel' septembra.

LA FORLASITA PREĜEJO

Surplanke ikonas krucumita Kristo,
el rompitaj ripoj la sango torentas,
en okuloj morto, agonia tristo,
nimbo super kapo forĝite arĝentas.

 

Donac' de l' nobeloj kaj de l' pia sebro,
dukata kolĉeno estas komplemento,
sur la kadro brilas la pura arĝento
kiun inkrustis artistoj el Debro.

 

Falinta sur plankon, kuŝas Kristo tia,
iom-postiome obskur' falas plia,
noktaj rabobirdoj predoprete flankas.

 

Kristo senespera - en regno fantoma,
invitas al preĝo en templo senhoma,
sed la kredantaro delonge jam mankas...

 

KUN FAMILIANOJ (Vladislav Petkoviĉ Dis <1880-1917>)

En hor' noktomeza, kun pensilumino,
pens', ke vi plu vivas en mia patrio,
mia bela stelo, panjo kaj sklavino,
Dio, kion ŝi nun faras en Serbio?

 

Ĉe ni jam printempas. Revenas hirundo,
revigliĝis flusoj kaj abundo flora
kaj konstante kreskas bonodora grundo
en tombon, silenton, kunulino fora!

 

Vi hejmen revenas, dum vesper' malhela,
tra stratoj timigaj, post pangajnaj vanoj,
malsatajn okulojn viajn, mia bela,
nutras patrinamo: "Vivu nur l' infanoj!"

 

Ĉambron vi eniras. Bridu larmlavangon,
du infanoj el kvar militaj hororoj
venas al sin' via, viŝas vian vangon:
"Ĉu la paĉjo skribis? Kial plorangoroj?"

 

Ĉe l' sufera grando, grandas la demando,
profundiĝas vundo per la plorĉiomoj...
Domkorto heliĝas ĝis matena rando.
Kvazaŭĵus leviĝos la tomboj kaj homoj.

 

Vi kolektis larmojn en harar' infana.
Mi vidas vin ĉiujn ĉe l' tablo, modesta.
Via kor' serenas: Sanktaĵ' diafana
vian frunton kisas, ho vivo majesta!

 

SERENADO (Milos Crnjanski <1893-1977>)

Jen ploras nova, flava lun',
aŭdu min, kara, lastfoje nun.

 

Mi mortos kaj se vi min ekdeziros,
ne voku mian nomon dum la krepusko.
Aŭdu venton de l' folioj velkaj, flavaj.

 

Ĝi kantos al vi: ke mi ŝatis aŭtunon,
kaj ne viajn pasiojn, nek krurojn viajn,
sed kunpremon de l' branĉoj velkaj, rughavaj.

 

Se kor' via sopiros min pene:
brakumu kaj kisu branĉon velkantan.
Neniu havas honoron, pasion
nek sufiĉan flamon ami min plene.

 

Sed sole la poploj sveltspecaj
kaj la pinoj estantaj fierecaj.
Sed sole la poploj sveltspecaj
kaj la pinoj estantaj fierecaj.

SUMATRA

Nun ni sentas nin mildaj kaj reĝaj
ekpensas ni: ho, kiel estas neĝaj pintoj uralaj!

 

Se afliktas nin pala vizaĝo
kiun ni perdis iun vesperon,
scias ni ke ie alie
ni trovos eĉ pli da sincero!

 

Po unu amo, mateno, fremduje
la animojn premas, ve, homoj,
per kalmeco de bluaj maroj
el kiuj ruĝiĝas grajnoj koralaj
kiel el naskoloko pomoj.

 

Vekiĝantaj dumnokte, ni ridetas milde
al luno arĝenta emane
kaj karesas forajn montarojn
glaciajn pintojn, milde, permane.

AMOTREMO (Desanka Maksimoviĉ<1898-1993>)

Ne, ne min aliru! Nur el malproksime
mi amas rigardi la okulojn du.
Ĉar feliĉo belas atendanta time,
nur ĝis sinanonco kaj neniam plu.

 

Ne, ne min aliru! Pli da ĉarmo havas
tiu dolĉa tremo, timo kaj atend'.
Ĉio dum serĉado pli belas, pli ravas,
pri io ni scias nur laŭ antaŭsent'.

 

Ne, ne min aliru! Kial kaj pro kio?
Nur el malproksime ĉio brilas plu;
nur el malproksime admirindas ĉio.
Ne, ne min aliru viaj okuloj du!

ADMONO

Aŭdu, sekreton mi al vi diros:
neniam vi lasu min sola
dum iu muzikas.

 

Povus al mi ŝajni
profundaj kaj brilaj
okuloj iaj tute simplaj.

 

Povus al mi ŝajni
ke mi dronas en sonojn,
kaj la manojn
al ĉiu mi etendos.

 

Aŭ mi povus al iu diri
en tiu stranga hor'
sekreton de mia kor':
Kiom vin amas mi.

 

Ho, neniam vi lasu min sola
dum iu muzikas!

 

Ŝajnus al mi: ke ie en arbar'
fluas denove larmoj miaj
el nevideblaj fontoj iaj.

 

Ŝajnus al mi: ke ie en arbar'
fluas denove larmoj miaj
el nevideblaj fontoj iaj.

 

Ŝajnus al mi: ke nigra papili'
sur akvon flugile provas skribi
kion neniu al mi kuraĝas diri.

 

Ŝajnus al mi: ke iu kantas
en mallumo, kaj per amara floro
tuŝas la vundon da sanganta koro.

 

Ho, neniam vi lasu min sola,
neniam sola
dum iu muzikas.

FELIĈO

Mi ne plu taksas per horoj,
nek per suna varmega iro;
tag' estas veno de ŝiaj okuloj
kaj nokto rea ilia foriro.

 

Nek mi plu taksas tempon per tio,
ĉu sopir' mia ol ŝia pli grandas;
feliĉa mi estas dum dolorkunsento
kaj dum koroj niaj plorritme batas.

 

Mi ne bedaŭras, ke fluoj de l' vivo
forportos ankaŭ la verdan branĉaron,
foren l' juneco, foriru nun ĉio,
apud mi haltis ŝi kun admiro.

SERBIO (Oskar Daviĉo <1909-1989>)

Mi konas ĉion vian, kion ĉiu volas, kion ĉiu portas,
rigardinte vian okulturon, mi komprenas kion ĝi mesaĝas kaj kion sekretas,
en la fruntofono, en harar', mia penso la vian kolportas,
mi ja konas viajn lipojn, kion ili kisas kaj drinkvetas.

 

Ho, drinkas ili pro malĝojo, ŝvito, pano kaj malĝuo,
pro la nokto, pro la sonĝo, peniganta muelŝtonan iron.
Estis mi en muelejo, en mezo de l' muelbruo
mi aŭdis ja ĉiun vian intiman deziron.

 

Kaj zorgojn viajn, ho, Serbio inter kantoj, inter prunoarboj,
ho, Serbio, inter homoj
en kamparoj,
Ho, Serbio, inter kantoj, gregoj,
Ho, Serbio, kanto inter la popoloj!

PATRINO (Branko Copiĉ<1915-1985>

Jam lun' vagadas sur ĉielmaro,
havenos ĝi ĉe noktofin'-
sur suplaj haroj de knab' dormema,
kuŝas mano de la patrin'...

 

Infan' ridetas pro viv' fabela,
ĝin gardas, vartas, patrin' fidela.

 

Vekiĝas knabo pro sonĝ' terura,
helpvokas li eĉ kun riproĉ -
el noktmallumo ĉiam preta,
jam eĥas la amata voĉ'.

 

Noktombroj vane atakas arde,
kiam la panjo maldormas garde!

 

Matena suno tra la fenestro
kaŝrigardas al la etul' -
eksaltas knabo,- kiu rigardas?
Estas kara panja okul'.

 

Viciĝas tagoj brilaj senlime
kiam la panjo estas proksime!

 

Elkreskos knabo, fariĝos homo,
poste kurbiĝos tali' de l' junul' -
sed la memoro por ĉiam restos,
pri panja mano, voĉo kaj okul'!

LA VESPERTOJ (Vasko Popa <1922-1991>)

Iu kaŝiĝas antaŭ la alia
sub lian langon li sin kaŝas
alia lin serĉas subtere.

 

Sur lian frunton li sin kaŝas
alia lin serĉas surĉiele.

 

En la forgeson lisin kaŝas
alia lin serĉas enherbe.

 

Kaj la alia serĉas lin senĉese
ĉie alia lin serĉas
en serĉado sin mem perdas.

OKULOJ VIAJ

Okuloj viaj se mankus
forestus ĉielo
en nia eta loĝejo.

 

Rido se mankus via
la muroj neniam
el okuloj malaperus.

 

Najtingaloj viaj se forus
salikoj neniam
teneraj trans sojlon pasus.

 

Manoj se viaj mankus
la suno neniam
en sonĝo nia tranoktus.

BEOGRAD

Blanka vi estas osto inter nuboj.

 

Kreskas vi el la ŝtiparo
el traplugita tombo

el disblovita polvo.

 

Vi kreskas el via malapero.

Suno vin gardas
en ora sia ĉerko
super bojado de jarcentoj.

 

Kaj portas vin al la nupto
de kvara paradizrivero
kun la trideksesa rivero tera.

 

Blanka vi estas osto inter nuboj
osto de ostoj niaj.

SE VI ESTIS (Mira Aleckoviĉ)

Se vi estis kandelo en ies mano
se ĝi nur prilumis iun mallumon
bone estas.

 

Se vi estis sola kaj ŝi estis sola
se vi donis manojn unu al alia
se vi estis poeto de nur unu poemo
kaj se tiun poemon ekŝatis iu
bone estas.

 

Se vi estis hurlo, kaj doloro se vi estis
se la krio kaj doloro alies mildigis ululojn
se vi estis ŝtono en ies mano
se per ĝi estis trafita iu malproksimo
bone estas.

 

Se vi estis floro, se vi estis juneco
se vi per ili ekĝojigis ies okulon
se vi paŝis kun kapo tirita inter la ŝultrojn
kaj se vi sukcesis rektiĝi, eĉ kun timo
bone estas.

ROMANO PRI ILIONO (Milorad Paviĉ)

Ankaŭ nenifara monako Jelenuŝ
el fundo de siaj profetaj okuloj
legas kaj legas kaj legas kaj ĉion tralegi ne povas
kvazaŭ el profunda fonto, kvazaŭ el diaj libroj
li vidas ŝipon de Kolumbo
kaj ŝipon de Idikopova Kosmo
Li ebria vidas li klare vidas kiel en parusio
Vasilison ĉe Vieno kaj Galojn en Belruslando
tutmulton de ĉevalkarno kaj ruĝajn neĝojn de Oktobro
same Ukrainon li vidas kaj Blitzkrieg
kaj la kvaropon en Jalto, same Stalinon
en la jaro mil naŭcent kvardek ok.

 

Kaj timplena, ŝirante nebulojn de l' pekoj siaj,
Jeruzalemon li vidas kaj la Plormuron kaj Arabojn
kaj pluvojn de la lunŝtono, kiuj falas en Danubon, maltrafebluaj
kaj anglosasojn sur la Luno, li vidas, kun kruco
en la kosmo kie troviĝas sovetaj rusoj
kaj kiu scias kion ankoraŭ kaj tute vane
ĉerpante la fontojn okulajn..
Sed mi parij' paŝisto tiam
enpikas ŝafistan bastonon en ĉapelon
kaj ŝanĝante la ŝtrumpojn
mi iras en Sparton por venki,
per fingro trempita en vinon, parolon pri amo
al bela virino: Heleno la carino.

SOIFO (Miroslav Antiĉ<1932-1986>)

La rivero povus esti
ocean', se ĝi kurbiĝus,
ĉar en si multe da akvo
ampleksas, akvo por eterno.

 

Sed se ĝi iam ekhaltus
kaj dum kurado laciĝus
ĝi mortos sen foreco
ĝi mortos pro konsterno.

 

Mortos en ĝi la vento.
Mortos arbaro kaj greno.
Mortos la sunaj bukedoj
kiuj plektiĝas sur ondo.

 

Ĝi, do, ne smeas halti
kuras la ĉarma sireno
kun lipoj akvoplenaj
l' plej soifa en l' mondo.

AL PATRIO (Branko Miljkoviĉ<1934-1961>)

Ne ekzistas poemo ekster la vero
mi amas vin
eĉ se oni sendus bestojn kun malplenaj okuloj
mi amas vin
eĉ se oni elterigus la hundon por boji kontraŭ ni
mi amas vin
eĉ se oni mian estonton translokigus malantaŭ min
mi amas vin
eĉ se oni min murdus
mi amas vin.

LANDA DEFENDO

Pli ol morto am' enkore fortas,
zorg' enkapa pli ol kap' vastendas,
ankaŭ tio la landon defendas.

 

Heroar' timiga, soldatar' defenda, sub tero siestas,
se l' vivantoj falus, ili lukti pretas,
la landa defendo ankaŭ ili estas.

 

Nek el koro nek el kapo lakonas la vorto,
sed el tero, kvazaŭĝermo aŭ la floro
kreskas. Ankaŭ tio estas defendforto.

 

-Jen martira ĝermo!-pesimismas floro -
-Jen la hela tago!-optimismas suno,
ankaŭ tio estas defenda fervoro.

 

Kiom da lando post ni,
tiom da potenco en nia memo,
ankaŭ tio estas landa defendemo.

REVENO DE KAMPULO HEJMEN (Dobrica Eriĉ)

Li alportis erinacon
en gorĝo, kaj du lin birdoj
renkontis en korto.

 

Kolombo kaj kukolo.

 

Ventro de la edzino kreskas
kaj bovino abortis.

 

Kaj nun li ŝanceliĝas
inter la hejmo kaj stalo:
du larmoj, nigra kaj blanka
vangon lian dividis.

DIPATRINO LA TRIMANA (Matija Beĉkoviĉ)

Mi ne venis al vi, Urĝa Helpantino,
por ke manon kriplan regeneru graco
kaj vin hejmen mi ne portos, Sankta Perantino,
por ke fratkverelon vi turnu al paco.

 

 

Brakojn miajn forigis malbono,
la fratoj pereis en buĉo tirana,
ĝis la plej malsupra mi descendis ŝtono
por vin serĉi, Panjo la Trimana.
Ĉar nur ĉi tie, ho, Ĉielreĝino,
oni mialingve al la preĝo hastas,
kun rezigno pri viando, pri mensogrutino,
ok jarcentojn oni kontinue fastas.

 

 

Eĉ se lingvo kaj land' miaj estus detruitaj,
ĉio- krom terpeco kie mi persistas-
ni ankor' ne estas el mond' eksigitaj
ĉar dum vi ĉeestas, ankaŭ mi ekzistas.
Legu iujn poemojn el la libro "ANTOLOGIO DE LA SERBA POEZIO (1200-2000.)" (ĉefredaktoris Srdj Arandjeloviĉ)