.La 6-a Balkanlanda Esperanto - Konferenco, 13-15an de aŭgusto 2004. okazis en Niŝ, Serbio. Entute partoprenis 82 esperantistoj el Serbio, Makedonio, Bulgario, Bosnio kaj Hercegovino kaj Kroatio. La temoj de BEK 2004. estis:

-Esperanto - movado en pasinteco, en nuntempo kaj en estonteco sur Balkano;

-Junulara kunlaboro sur Balkano;

-Kunlaboro de balkanaj verkistoj kaj tradukistoj.

.Tre sukcese okazis kunvenoj de verkistoj kaj tradukistoj - oni analizis: E-antologiojn eldonitajn sur Balkano: bulgara, makedona, res. srpska, serba.

.Estis organizita BO - ekzameno.

.Okazis piedpilka maĉo de Esperantistoj.

.Junularo ĉiunokte iris al internacia muzikfestivalo "NISOMNIA" en fortikaĵo.

.Oni vizitis virinan monaĥejon Lipovica apud Nis, "Ĉele-Kula", urban muzeon.

.Dum laboraj kunvenoj oni ŝangxis la nomon "konferenco" je "kongreso", kaj decidis ke 7-a Balkanlanda Esperanto - Kongreso okazu en Bulgario, Karlovo, kie ekzistas Internacia Universitato.

.Organizanto de BEK 2004. estis E-societo el Nis "Ĉele-kula". Vidu organizan komitaton.

.La listo de partoprenantoj de BEK 2004.

.La fotoj de BEK 2004.

.La afiŝo de BEK 2004. (originala estas verdkolora)

Informiĝu pri la 6-a Balkanlanda Esperanto - Konferenco