.Marko Nikoliĉ, 18-jara serba aktivulo kaj aktuala sekretario de ES "Cele-kula" el Niŝ, gajnis la trian premion en la belartaj konkursoj de Universala Esperanto-Asocio por la jaro 2005, branĉo teatrajxo, por la verko 'Vuk kaj revolucio'. La diplomon juĝanto solene enmanigis en Vilno dum UK al Momĉilo Krstiĉ, sola serba partoprenanto, kiu estas ankau el Niŝ. Alie, Marko aktive verkas en la serba kaj aperigos sian romanon en la serba lingvo ĉi-monate. La ricevotan monon de la premio li uzos por la presado.