.Antaŭ la milito sur la monto Bubanj estis armea ekzercejo: Fine de la jaro 1941. la germanoj venis al Bubanj la areon 6 hektaroj baris por pikdato kaj starigis gardistojn kaj la surskribojn kiuj konigis ke la alveno tien estas malpermesita.
.Tiam komenciĝas la historio de Bubanj.
.Ĉiu mortpafigo estis preparita. Sub la gvido de gardistoj venadis homoj kiuj fosis truojn. La fosaĵoj estis longaj 30 kaj larĝaj 6 metrojn. Gestapo akceptadis la informojn: "Sur Bubanj estas ĉio preparita." Tio signifas ke ĉio estas preparita por la komenco de amasmortigado.
.En la koncetrejo tiam estis laŭtvokitaj tiuj kiuj estis antaŭviditaj por mortpafigo. Estis multaj nomoj antaŭviditaj por mortpafigo de la 1941. ĝis la 1944.
.La vokitaj koncetrejanoj estis revenigitaj al al ĉambroj. Sed ili sciis kial ili estis vokitaj. Ili sciis ke ili estos mortpafitaj sur Bubanj.
.Post du-tri tagoj al la koncetrejo venadis ŝarĝaŭtomobiloj, kovritaj per tendotolo, en kiuj estis benkoj. La pordoj de la ĉelo malfermiĝadis kaj aŭdiĝis la voĉo de la komandanto de la koncetrejo: "Ĉiuj kiuj estis laŭtvokitaj antaŭ tri tagoj, eliru!" La ŝarĝaŭtomobiloj veturis al Bubanj, dekstre kaj maldestre veturis motocikloj, sur kiuj estis muntitaj mitraliloj. La trafiko estis haltigita. Apud la fosaĵoj estis starigitaj homoj al kiuj oni pafis el la malproksimo de 10 metroj. La homoj faladis. Kiam ĉesis la pafado la germanoj faris la lastan kontrolon: kun la pistolo en la mano ili paŝis de homo al homo. LA mortigitoj estis enterigitaj en tiu loko. La freŝa tero estis superverŝita per kalko.
La 12. de februaro de 1942. La germanoj pafadis. Ili publikigadis la nomojn de la mortpafitoj. Ĉio en la celo de timige de la popolo kaj malaperigo de ĉiu rezisto samtiel inter la popolo samtiel en la koncetrejo. Dum la malvarma februaro de 1942. la germanoj mortpafadis la homojn sur Bubanj. Komence de tiu monato estis antaŭvidita por mortpafado grupo el 81 personoj.
.En la koncetrejo aktivis partia grupo. La membroj de la Komunista Partio decidis komenci ribelon en la koncetrejo mem. La ĉambro numero 12 nomiĝis "la ĉambro de morto". En ĝi estis lokigitaj personoj kondamnitaj je morto. En tiu ĉambro estis farata la plano pri fuĝo. La planon konis ankaŭ la loĝantoj de la ĉambro 11 en kiu troviĝis la politikuloj. Kelkajt grupoj de koncetrejanoj konis kelkajn detalojn de la fuĝo. Ili demandis se nenion ili eksciis. Kelkaj el tiuj kiuj estis demanditaj kaj batitaj, svenis sed neniu diris eĉ unu vorton.
.La preparo de la fuĝo estis daŭrigita. La momento por la atalo estis plej konvena tiu dum iuj post la kutima antaŭ vespera promeno la koncetrejanoj kolektiĝas kaj ekiras al la ĉambroj. Vespere malfermiĝis la pordo de la ĉambro 12. La koncetrejanoj forlasis la ĉambron kurante. Dum la promeno, dum nunaj du minutaj ili kontrolis la eblecon kiu ja kiel komencos la atakon. Ion rimarkis unu el la krimuloj kiu kiris al la estraro de la koncetrejo kaj informis la germanojn pri tio kion li rimarkis. El la konstruaĵo venis granda grupo de la germanoj kun pafiloj kaj ĝi komencis ĉirkaŭadi la koncetrejon. Estis evidente ke nenion oni povas prokrasti. Branko Begoviĉ ekkriis: "Kamaradoj! Perfido! Antaŭen!"
.Branko Begoviĉ atakis du plej proksimajn gardistojn kaj lia decidemo kuraĝigis la aliajn kaj ankaŭ ili atakis la germanojn kiuj iris al ili renkonten. Ekestis tumulto, pafado, batalo, bruo. Aliaj gardistoj, timigitaj, venis al la korto kaj ekkuris al la pordego. Miloj da kugloj estis elpafitaj. La koncetrejanoj ne konfuziĝis, kvankam ili ne povis pasi tra la pordego. ili ekiris al la drato. Iu ekkriis: "Al la drato, kamaradoj!" La amaso atakis la draton. La korpoj de la batalantoj premis la draton. Iuj el ili restit sur la drato, multaj estis vunditaj. Ili kuŝis sur la drato kiel krucumitaj. Tamen, la drato, sub la premo de la ŝarĝo frakasiĝis. 42 koncetrejanoj restis mortaj ĉu sur la drato ĉu en la koncetrejo. Tra la ebena urba kampo iris al kolono de 102 koncetrejanoj kiuj sukcese eskapis el la koncetrejo. Ili marŝis al la libera teritorio de Ozren, Svrljig, Bukovik, al Hum kaj Rujnik. Tio estis unika okazintaĵo en la okupita Eŭropo dum la Dua mondmilito.
.Venĝo. Post la sukcesa eskapo de la koncetrejanoj 12. de februaro 1942. la germanoj tri tagojn propagandis amasmortigon. Ili ne plu faradis listojn de antaŭviditaj, sed ili simple decidis pri nombro. Ĉiuj restintaj malliberigitoj estis antaŭviditaj kaj novaj personoj estis arestitaj. Nur dum 16. de februaro 1942. sur Bubanj estis mortpafitaj pri ol mil homoj kaj la 17. el la punejo veturis 48 ŝarĝaŭtomobiloj plenaj da patriotoj kiuj estis mortpafitaj sur Bubanj.. La mortpafado komenciĝis je la naŭa matene kaj finiĝis je la oka posttagmeze. La mortpafado daŭris kelkajn tagojn sinsekve. Oni mortigadis la vilaĝanojn el Toplica, Pusta Reka, Jastrebac, Ozren, nur pro tio ĉar ili ŝatis la liberecon kaj helpis la naciliberigan movadon.
.Bruligo sur Bubanj. La mortpafigoj sur Bubanj daŭris ĝis la jaro 1944., kiam alproksimiĝis la momento de liberigo. La germanoj sciis ke niaj homoj elfosos la mortpafitojn por nombri ilin. Pro tio ili entreprenis ĉiujn ebecojn por malaperigi la postsignojn de la krimo. Ili decidis bruligi la restaĵon de la kadavroj. Jam en julio de 1944. italaj militkaptitoj komencis tiun laboron. Ili malfermadis la fosaĵon. Sur tri lokoj estis faritaj piramidoj el la ostoj kaj homa karno kiu ne tute putriĝis. Tiu piramido estis superverŝitaj per benzino kaj bruligitaj. Sur Bubanj ne plu aŭdiĝis la pafoj de la mitraliloj, sed de ĝia pinto vidiĝis fajro kaj leviĝadis fumo. En la ĉirkaŭaĵo oni sentis la odoron de bruligitaj ostoj kaj elfositaj kadavroj. Tiel la germanoj farante sur Bubanj primitivan krematorion el la epoko de Ĝingis-Kan, bruligis la mortpafitojn, esperante ke la fajro helpos al ili kaŝi iliajn krimojn.