La Espero En la mondon venis nova sento Teksto: L. L. Zamenhof Muziko: Félicien Menu de Ménil En la mondon venis nova sento, tra la mondo iras forta voko; Per flugiloj de facila vento nun de loko flugu gi al loko. Ne al glavo sangon soifanta gi la homan tiras familion; Al la mond’ eterne militanta gi promesas sanktan harmonion. Sub la sankta signo de l’ espero kolektigas pacaj batalantoj, Kaj rapide kreskas la afero per laboro de la esperantoj. Forte staras muroj de miljaroj inter la popoloj dividitaj : Sed dissaltos la obstinaj baroj, per la sankta amo disbatitaj. Sur neutrala lingva fundamento, komprenante unu la alian, La popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian. Nia diligenta kolegaro en laboro paca ne lacigos, Gis la bela songo de l’ homaro por eterna ben’ efektivigos.