.La 61-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) okazis ĉi-jare 31.07-7.08.2005 en Zakopane, suda Pollando. Ĝin partoprenis 456 gejunuloj el ĉ. 45 landoj el la tuta mondo. Tie estis ankaŭ du serboj: Marko Nikoliĉ kaj Nikola Neŝiĉ, anoj de ES "Ĉele-kula" en Niŝ. Dum sia vojaĝo ili vizitis Budapest, Krakow, Auschwitz, Wadowice (naskiĝurbo de la papo Johano Paŭlo la 2-a) ktp. Marko kaj Nikola estis novuloj ĉe IJK, sed ili tamen kuraĝis aperi sur la scenejo dum la internacia vespero :) (Estas konate ke la UK-n en Litovio partoprenis nur unu serbo, Momĉilo Krstiĉ, ankaŭ ano de nia societo.) Bona novaĵo estas tio ke la sekvonta IJK okazos en Sarajevo, tre proksime al Serbio. Do, ĉiuj, ek al la varbado kaj kursumado!