.La 19-an de februaro 2005. en salonego ĉe fervojista stacidomo en Niŝ okazis la elekta jarkunveno de ES "Ĉele-kula" kaj de FES "Mile Veliĉkoviĉ". Ĉeestis membroj de ambaŭ societoj inkluzive de la junularo, kaj gastoj el pluraj urboj: Novi Sad, Beogrado, Zajeĉar, Jagodina, Leskovac, Prolom Banja - entute, 62 personoj. La tagordo, interalie, estis:
- akcepto de novaj anoj; raporto pri la pasinta laboro; financa raporto kaj raporto de la revizora komitato; propono de financ- kaj vojaĝplano por 2005; elekto de nova estraro, fondo de junulara sekcio. Jen la ĵus elektita estraro:
ES "Ĉele-Kula":
prezidanto: Ljubiŝa Stefanoviĉ
vicprezidanto: Nebojŝa Stankoviĉ
sekretario: Marko Nikoliĉ
estraranoj: Nenad Rajkoviĉ kaj Mirjana Urdov-Nikoliĉ
FES "Mile Veliĉkoviĉ"
prezidanto: Miodrag Jovanoviĉ
vicprezidanto: Milunka Arandjeloviĉ
sekretario: Miroljub Vlatkoviĉ
estraranoj: Mihajlo Neŝiĉ kaj Milovan Iliĉ.La tiama prezidanto Momĉilo Krstiĉ enmanigis diplomojn al finkursanoj.
.Nova estraro havas indan taskon ekprepari la 50-an jubileon de la ES "Ĉele-Kula", kiu okazos 2006..La fervora sinjoro Moŝa Pavloviĉ el Prolom Banja donacis 2000 dinarojn por daŭrigo de espernis.org.yu. Alikaze, espernis.org.yu fermiĝus.