.Post du monatoj de intensa laboro, la kursanoj fine faris A-ekzamenon la 30-an de decembro 2004. 6 gejunuloj finis la kurson kaj ankoraŭ du junulinoj faros ĝin en januaro ĉar ili dum longa tempo estis forestaj. La kurson gvidis gimnaziano Marko Nikoliĉ, B-diplomito. La kurso por mezaĝuloj ankoraŭ daŭras kaj ni atendas ankaŭ ilian ekzameniĝon.


La kurso por gejunuloj finiĝis