.LAZARO LUDOVIKO ZAMENHOF, AŬTORO DE ESPERANTO

.D-ro Zamenhof naskiĝis la 15-an de decembro 1859. en la pola urbeto Bjalistoko, aparteninta tiutempe al Rusa Cara Imperio. La patro Marko estis instruisto de lingvoj, tre severa pedagogo ekster kaj en la hejmo. La patrino tute kontraŭa al la edzo, tre bonkora kaj milda virino.

.Ludoviko estis neforta, pala knabo, obeema kaj serioza, en lernejo ĉiam eminenta lernanto. Se okazis inter liaj amikoj ia ludo aŭ organizado, li fariĝis gvidanto aŭ ĉefaranĝanto. Kiam li estis sesjara, finiĝis la dua revolucio en la hejmlando, kiu venkita, ĉie postlasis sangan doloron, larmojn, amaran senton. La popoloj: rusoj, germanoj, latvoj, poloj kaj hebreoj, kiuj loĝis en tiu regiono, eĉ pli ekmalamis unuj la aliajn, kaj kulpigadis sin reciproke pro la mizero kaj suferoj.

.Ili ĉiuj vivis apartan vivon, parolis malsaman lingvon, havis alian religion, kaj la sola kion ili havis komunan, estis reciproka malfido kaj malamo.

.La sentem koro de la knabo suferis pro tio. Li vidis, ke la patro tamen kun ĉiuj bone rilatis, kaj li tion atribuis al la kono de lingvoj, al tio, ke la patro kun ĉiu povis paroli en ties propra lingvo.

.Tial la infano konsideris la malsamecon de la lingvoj, kiel la ĉefan malhelpon al harmonia kunvivo, kaj venis al li la ideo, ke kiam li estos granda, li verkos lingvon komunan por ĉiuj homoj, la homoj parolos ĝin, ili sin komprenos, kaj paco regos inter la popoloj. Tiu ideo ne plu forlasis lin dum la tuta vivo.

.Jam en la unuaj klasoj de gimnazio li eklaboris sur tiu kampo, kaj kiam la familio en 1873. translokiĝis en Varsovion, kaj li ekkonis la klasikajn lingvojn kaj poste anglan, li havis jam pretan laborprogramon. Ĉe la festo de maturekzameno pluraj liaj kamaradoj parolis en la nova lingvo, ili festis ĝian ekziston kaj kantis jam ĝian unuan kanton.

.La patro ĝis tiam ne multe atentis la aferon, sed kiam oni atentigis lin pri kiaj "neseriozaĵoj" okupiĝas lia filo, li postulis de Ludoviko honorvorton, ke li ne plu sin okupos pri la afero, ĝis kiam li finos la universitatajn studojn.

.Zamenhof vojaĝis al Moskvo studi medicinon. Tie li havis malfacilan vivon, la mono ne sufiĉis. Sed ankaŭ la koro estis malplena: turmentis lin la afero pri la lingvo, sed tamen li volis plenumi la donitan vorton.

.En la somero 1881 li hejmen revenis kaj daŭrigis la studojn en Varsovio. Tiam li eksciis, ke la patro neniigis ĉiujn liajn kajerojn kaj skribaĵojn. Fakte tiu perdo ne estis tro grava: Ludoviko sciis parkere la tutan materialon. Li denove eklaboris kaj ĉiutage plibonigante kaj ĉiam provante la novan lingvon.

.Ses jarojn daŭris tiu persista laboro: li provis verki versojn, traduki kaj rekte pensi en tiu lingvo. Tiu laboro estis ege malfacila kaj pena. En tiu tempo devenas lia poemo "Mia penso", montranta lian tiaman animstaton.

HISTORIA RENKONTIĜO

.Estis jam malhelo. Nur malgranda lampo sur la skribotablo lumis. En la ĉambro estis du malhelruĝaj foteloj, malgranda tablo, kelkaj seĝoj kaj tri grandaj brunaj libroŝrankoj, ĉiuj plenaj de libroj. Prilingvaj verkoj, vortaroj, lernolibroj rusaj, polaj, latinaj, francaj, germanaj, anglaj estis en unu ŝranko. En la dua ŝranko estis libroj de nuntempaj verkistoj, sed ankaŭ malnovaj grekaj kaj hebreaj verkoj. En la tria ŝranko estis kuracistaj libroj. Ĉe la skribotablo sidis viro kun okulvitroj kaj skribis. La tablo estis plena de manuskriptoj.

.Iu frapis la pordon, sed la viro kun okulvitroj ne ĉesis skribi. Oni frapis denove. Nur nin li levis la kapon. "Eniru", li diris. La vizitanto malfermis la pordon. "Mi serĉas sinjoron Ludovikon Lazaron Zamenhof", li diris Esperante.

"Estas mi, diris la viro ĉe la tablo kaj leviĝis. Sed kiu estas vi? Vi ja parolas Esperante".

"Mi estas Grabowski, Antoni Grabowski" respondis la fremdulo.

"Sed kiel, kie kaj kiam vi ellernis mian lingvon?" demandis Zamenhof kun interesiĝo.

"Tuj kiam mi ricevis vian lernolibron", diris Grabowski.

"Ĉu vi estas polo?"

"Jes, mi estas polo kaj mi parolas tridek lingvojn, sed neniu el ili estas tiel facila kaj logika kiel Esperanto."

"Ĉu vi scias, ke vi estas la unua, kun kiu mi parolas Esperante? Bonvolu sidiĝi!"

"Koran dankon", respondis Grabowski kaj ili ambaŭ sidiĝis.

.Juna virino alportis teon kaj dolĉaĵojn.

.La du viroj longe kaj ĝoje paroladis. Poste ili ekstaris kaj iris al la libroŝrankoj.

.La libroj estis ĉie: sur la tablo, sur la seĝoj, eĉ sur la planko.

.Tra la fenestro oni povis vidi lumon, ĉar la ĉielo jam heliĝis.

KIEL ĜI EVOLUIS

.La ideo de internacia lingvo ne estas produkto de la lasta tempo, jam en la malnovaj tempoj oni sentis la valoron de komuna lingvo. En Biblio oni rakontas, ke iam la tuta mondo havis unu lingvon kaj la nuna multlingveco estas puno de Dio.

.Siatempe kelkaj naciaj lingvoj, ekzemple la greka kaj latina, ludis parte la rolon de internacia lingvo. Sed ilia disvastiĝo estis dankinda al la ŝtata potenco, kaj kiam malfortiĝis aŭ falis la ŝtato, malaperis ankaŭ ĝia lingvo.

.La unuaj, kiuj ekpensis serioze pri artefarita lingvo, estis la grandaj pensuloj Bacon, Comenius, Descartes kaj Leibnitz. Konataj estas ĉirkaŭ 300 projektoj de artefarita lingvo, kiujn ni povus dividi je tri grupoj:

1) Lingvoj plene elpensitaj

2) Lingvoj kreitaj laŭ la ekzistantaj lingvoj, sed grandparte elpensitaj

3) Lingvoj konstruistaj laŭ la naciaj lingvoj.

Al la unua grupo ni kalkulas ekzemple la muzikan lingvon "Solresol" de F. F. Sudre el la jaro 1866. En "Solresol" ĉiuj vortoj estas kreitaj el sep muziknotoj.

.La plej konata el la lingvoj de la dua grupo estas "Volapuk", kiun kreis Johann Martin Schleyer en la jaro 1879. Øi estas tute artefarita.

.La vortoj estas prenitaj ĉefe el la angla, parte ankaŭ el la latina, germana kaj franca lingvoj, sed ili estas tiel ŝanĝitaj ke plej ofte estas tute neeble rekoni ilin. La nomo de la lingvo devenas el la anglaj vortoj "world" (mondo), kaj "to speach" (parola lingvo).

.El ĉiuj artefaritaj lingvoj, aperintaj antaŭ Esperanto, Volapuk havis la plej grandan sukceson, kaj plej multe disvastiĝis.

.En la jaro 1889. ekzistis 283 volapukistaj grupoj kaj 25 gazetoj, lernolibroj en 25 lingvoj. Hodiaŭ Volapuk estas nur historio.

.Laste venas la lingvoj kreitaj laŭ la ekzistantaj naciaj lingvoj, ekzemple Esperanto, Ido, Okcidental, Novial, Interlingua, Idiom Neŭtral kaj aliaj. Ili efektive ne estas artefaritaj kiel Volapuk, sed estas similaj kiel naciaj lingvoj, el kiuj ili estas kunmetitaj.

.El tiuj lingvoj plej multe disvastiĝis krom Esperanto, Ido 1908. kiu estas speco de ŝanĝita Esperanto. Tamen ĝi neniam disvastiĝis same kiel Esperanto. Praktikan valoron en nia tempo havas sole Esperanto, kiu estas disvastigita multoble pli ĉiuj artefaritaj lingvoj kune. La praktiko montras, ke per Esperanto la mondlingva problemo povas esti solvita.

.La unua lernolibro aperis en rusa lingvo, la 2-an de junio 1887, kaj la titolo estis "Internacia lingvo". Por subskribi la lernolibron Zamenhof uzis la pseudonimon "Doktoro Esperanto", kaj kiam poste aperis novaj eldonoj en la lingvoj pola, franca, germana kaj angla, la lingvo estis nomita: "La internacia lingvo Esperanto".

La legaĵoj pri Esperanto