.Leskovac - la suda serba urbo de juneco, gajeco kaj ĉarmo. Dum famaj Tagoj de kradrostilo en Leskovac okazis la renkontiĝo de esperantistoj organizita danke al E-societo el Leskovac. Partoprenis ĉirkaŭ 40 esperantistoj el Leskovac, Vranje, Velickovic Siniŝa el Senta, Boriŝa Miliĉevic el Novi Sad kaj eĉ pli ol 25 esperantistoj el Nis. Okazis oficiala kunveno dum kiu oni diskutis pri mem Esperanto, pri nuna situacio ktp. Vespere oni manĝis kaj distris en restoracio. La nokto de Leskovac estis ja vigla kaj varma, la stratoj en cetro estis plenaj. Ĉie oni povis senti la parfumon de kradrostilo, kiu estas la simbolo de Leskovac. Ĉiam estis bona kaj amika kunlaboro inter Niŝ kaj Leskovac kaj ĉi-okaze estas establita akordo ke oni movigu la junularon. Fine, oni anoncis novan renkontiĝon ĝis fino de 2004. jaro - en Prohor Pĉinski.

.Vidu fotojn de la renkontiĝo.

La renkontiĝo de geesperantistoj okazis en Leskovac la 13-an de septembro 2004.