.Marko Nikoliĉ naskiĝis en Niŝ la 21-an de junio 1987 kaj nun frekventas gimnazion "Bora Stankoviĉ". En la printempo de 2003. li finis elementan kurson (vidu kion skribis Heroldo pri tio) de Esperanto post du monatoj, kaj somere faris A-ekzamenon. Li estis en organiza teamo por la 6-a Balkanlanda Esperanto-Konferenco kaj dum BEK faris B-ekzamenon antaŭ la komisiono konsistinta el Boriŝa Miliĉeviĉ (la prezidanto de Instituto de Esperanto) kaj Jovan Jankoviĉ-Ĵan kaj la tria kun B-diplomo. Krom Esperanto, li okupiĝas pri literaturo: ĝis nun verkis kvar librojn (Francujo, La balo, La medalo de honoro, Blinda Vanjo) kaj ĉi-lastan publikigis fine de 2005. Li estas aktuala sekretario de ES "Ĉele-kula", estrarano de Serbia Esperanto - ligo kaj membro de TEJO. Li gajnis la trian premion en la belarta konkurso de UEA. Li estas paĝarmajstro de www.espernis.org.yu.
Lia fotoalbumo troviĝas ĉe: www.slumpy-photoalbum.cjb.net