.Momĉilo Krtsiĉ naskiĝis la 16-an de marto en la jaro 1938. en Vrtiŝte apud Niŝ, 49 jarojn okupiĝas pri Esperanto. Ekde 1958. gvidis kursojn por ĉiuj strukturoj de loĝantaro, kaj estas konstanta membro de estraro de E-societo ekde ĝia fondo. Nun li estas prezidanto de E-societo "Ĉele-kula". Partoprenis organizadon de E-festivaloj kaj kongresoj en Niŝ, kaj partoprenis 19 Universalajn Kongresojn, pli ol 10 naciajn kongresojn kaj lastajn 5 Jugoslaviajn. Li estas B-diplomito, kaj estas membro de internaciaj organizoj: Tutmonda Asocio de esperantistaj nefumantoj; Internacia Komunista Esperantista Kolektivo, estas membro de UEA kaj vicdelegito de Niŝ, kaj estas respondeculo pri SOS por aŭtomobilistoj. Nun li aktivas en Niŝ.