.Ĉele-kula (la turo el kranioj) estis konstruita post la batalo sur Ĉegar la 19-an de majo en la jaro 1809. La turkoj decidis konstruigi turon el la kranioj de serbaj herooj kiuj mortis dum tiu batalo, por venĝi por la gravaj periodoj (la turkoj perdis dum la batalo proksimume 10 000 homoj) kaj por malaperigi la bataleman spiriton de la serba popolo. La paŝo de Niŝ pagadis por ĉiu serba kapo 25 groŝojn. Li ordonis al felistoj, senhaŭtigi la kraniojn, plenigi ilin per kotono por ke ili povu sendi ilin al Carigrad al la sultano, kaj el la kranioj estas konstruita la turo ĉe la orienta eliro el la urbo, apud la vojo Niŝ-Carigrad. La turo havas kvarangulan formon, ĝi estas alta tri metrojn. La kranioj estas turnitaj vizaĝe al la kampo; ilia nombro estis 950. Dum la tempo kelkaj el ili elfalis el la muroj, tiel ke nun ilia nombro estas 60. En aparta vitroŝranko estas gardata la kranio de Stevan Sinĝeliĉ.

.Konstruinte la turon, turkoj ne kovris ĝin por ke oni povu vidi ĝin el malproksimeco kaj pro tio ĝin malbonigis la pluvoj kaj la suno. Post la liberigo de Niŝ en la jaro 1878. la turo estis barita kaj kovrita kaj dum la jaro 1892. estis konstruita preĝejeto.

.Multaj vojaĝantoj pasis apud la turo kaj enskribis siajn impresojn. Inter ili estas ankaŭ la franca poeto Lamartin. Ĉiuj vojaĝpriskribintoj kaj vojaĝintoj enskribadis siajn impresojn kiujn al ili postlasis tiu terurega objekto. La vojaĝpriskriboj estas plenaj je kondamnoj de la turka vandalismo kaj je simpatioj al la volo por liberigo de la serba popolo. Pro tio ĉe Mitad-paŝo, dum lia regno en Niŝ, aperis la deziro malkonstruigi la turon por malaperigi la barbarajn postsignojn de liaj antaŭuloj. Sed tiun lian deziron kontraŭis la turkoj el Niŝ. Per tio estis farita grava komplezo al nia popolo, ĉar estis konservita monumento unika en la mondo, kiu memorigas pri la malfacila pasinteco. Ĉi tiu turo faris la impreson tute kontraŭan al tio kiun deziris la turkoj. Serboj ne ektimis, sed post kelkaj jaroj denove ekribelis kaj liberigis la urbon en kiu troviĝas la monumento al ilia heroeco kaj la vandaleco de la okupintoj.

Eksciu pli pri origino de nomo de E-societo "Ĉele-Kula"