POEMOJ ORIGINALAJ

SALUT' AL VI (Marko Neŝiĉ)

Ĉiutage, ĉiŭore,
Per vortoj, per kantoj,
Salutataj estu ĉiuj
Pacaj batalantoj
Salut' al vi,
Salut' al vi,
Salut'!
En paca kor',
Je ĉiu hor',
Salut' al vi, vi!
Kiel brila sunradio,
Kiel mara ondo,
Nova sento disvastiĝu
Tra la tuta mondo

Salut' al vi, ktp.

Nova sento disvastiĝu
Tra la tuta mondo,
Tuthomaro estu unu
Familia rondo.

Salut' al vi, ktp.

AL NOVAJ VENKOJ (Boriŝa Miliĉeviĉ)

Jam cent dekses pasis jaroj
de l' naskiĝo Esperanta,
malaperis tiomaj baroj
en E-mondo batalanta.
Nun la Majstro-monumentoj
memorigas famajn datojn
kiam liaj fortaj sentoj
kontraŭlingvajn venkis fatojn.
Kion Majstro ekkomencis
mond' pacema daŭrigis,
per tio ĝi rekompencis
verkojn kiujn li estigis.
Morta majstro, vi vivegas
inter mondo Esperanta
en spirito kiu regas
super tero sangumanta.
Kara frato el Brazilo,
el Ĉinio, Norvegujo,
nin kunligas komprenilo -
lingvo de Esperantujo.
Nun parolas milionoj
la Lingvon Internacian,
UN-ojn pelas fortaj sonoj
fari paŝon historian:
En tutmondajn ja rilatojn
enkonduki Lingvon nian,
kaj popolaj lingvoj-fratoj
servu rondojn ĉiunaciajn!

VAGEMO (Boriŝa Miliĉeviĉ)

Kiam laca suno la montojn postiras
kaj la lasta ĉiela malaperas ruĝo,
varman ja dometon oni ekdeziras
ekfuĝonte de la eterna ventmuĝo.
Vojaĝulo kara, ho kien vi vagas?
Kial vi en domo via nun ne estas?
-Ho, belan ĉambreton mi ĉiam imagas,
sed miajn pensflugojn ĝia mur' arestas.
Mia streb' eterna estas la vojaĝo
kiu fantazion mian pliardigas,
vojaĝo konvenas al ĉiu homaĝo,
ĉar novajn ĝisvivojn ĝi al ni estigas.
Nun pro laborego mi vagi ne povas,
iamaj memoroj mian koron nutras.
La vojaĝdeziro min ja ne plu movas,
ĉar tute sklavita ĝi senĉese putras.

EN ARENO (Vladimir Kirda Bolhorves)

Gitaro,
trankviligu proprajn kordojn.
Lasu ilin vibri silente,
tiel silente por ke koroj sentu doloron
kaj malĝojon profundan.
Sangadas la toreadoro en Granda Areno.
Ekrigardu: sur vizaĝo lia
ankoraŭ venka rideto vibras,
sed larmo frida
flamon en okulo jam estingas.
Ĉu vi ploras?
Ploru, bela fraŭlino.
Flagoj estas duonhisitaj,
en via ĉirkaŭaĵo estas la paco.
Nu, tamen,
kial vi krizantemojn sur la batalejon ĵetadas?
Toreadoro via pereis,
sed la Areno postrestis,
kaj jam morgaŭ anoncos fanfaroj
festenon de novaj batalantoj.

AVINO SUR LA BALKONO (Vladimir Kirda Bolhorves)

Tute en funebra vestaĵo, kun kapo
tukĉirkaŭita, silenta kaj senmova,
kiel elĉizita el ŝtono,
ŝi longe sidas apud la balustrado
de malvasta malfermita spaco
de duĉambra kaĝo sur tria etaĝo.
La filino kaj bofilo estas en la entrepreno,
nepoj estas en lernejo. Najbaroj ĉi tie ne ekzistas.
Polvon en loĝejo ŝi viŝis, ensuĉigadis,
florojn ŝi akvumis, tagmanĝaĵon finkuiris.
Tra mallarĝa, per ĉielo plenumita fendaĵo
inter du najbaraj ĉielskrapantoj
ankoraŭ unufoje en malproksimon,
en iaman tempon ŝi fikse enrigardis.
En vilaĝo, en la longa strato,
sopiras al ŝi, kiel fidela hundino,
ŝatata, ruiniĝanta domo, en kiu ŝi
kvardek plej belajn jarojn travivis.
Antaŭ nelonge, je postulo de gefiloj, ŝi vendis ĝin.
Neforgesitaj, neanstataŭeblaj najbaroj
ankaŭĉi-vespere je stratangulo kunvenos.
Ĉu ili, ho ve, ankaŭ pri ŝi babiletos?
Al edzo plenajn dekunu jarojn
trifoje semajne ĝis la tombo ŝi iradis.
Kaj nun maljunulo sub la herbaĉoj dormas.
Ĉu gefiloj, ho dio, volos almenaŭ
unu ŝian peton plenumi:
ĉu ili la patrinon, el la ŝatata vilaĝo,
el naskiĝgrundo forigitan,
apud la patro entombigos?

POEMOJ TRADUKITAJ

HIMNO AL UNUECO (Vladimir Ĝukiĉ)

Ho, jugoslavianoj,
serboj kaj montenegranoj,
kaj hungaroj kaj albanoj,
kaj rumanoj kaj slovakoj,
kaj ukrajnoj kaj rutenoj,
kaj roŭmoj kaj ankaŭ turkoj,

Kaj aliaj de land' nia,

Frate tostu per glas' via!

Pri libero kaj unueco
ekkantu ni en kuna rav'!
Regu spaco super spacoj,
am' frateca estas sav'.
Malaperu misopcioj
maligantaj generacioj,
enfosu ni la kverelojn
por pliigi aŭrorbelojn.

Vivu!

ODO AL LABORISTO (Vladimir Ĝukiĉ)

Vi kiu per martelo formas
la feron ardegan
sur amboso forĝas
printempon de l' futuro.
Vi al kiu la tur' kuniĝis
kun sonĝo el bortuo
strebas al profundoj
por al fil' alporti donacon.
Vi kiu aŭrore ardigas fornojn
por ruĝetaj panbuloj
ofertas al ni viv-odoron
kaj al buboj senzorgajn kampojn.
Vi kiu kun steloj
akompanas lunon al ripozo
ekkisu toston de libero
kaj brakumu lavitajn matenojn.

KISO (Mladen Draĵetin)

Se mi vin kisas
mi farus tion kion
neniam mi devus.
Se mi vin ne kisas
mi restos muta anime.

PREĜO (Mladen Draĵetin)

Estu al mi lumilo
kaj birdo en orel' mia.
Mia amatin' en la trajno
kiu neniam revenos.
Mia violeto sur la ŝtono
kie foras algoj.
Estu bril' kiu
ardigas kaj radias.
Estu ĉiela muziko
ĝis formorto fiera.

RIVERO (Mladen Draĵetin)

Blanko de fraŭlinoj kunprenas lunon
dum ĝi emerĝas el riverprofundo.
En vertico poste perdiĝas ĉio.
La rivero fluas foren
kaj salutas matenon kaj florojn.
Mi iĝas riverparto.
Kelkfoje la ondoj karesas min tenere
kaj ĝuste neniam forgesas.
La bordoj krakas sen anonco.

DUM DANUBO ORUMIĜAS (Leposava Nastiĉ)

Dum mi pasas vian bordon,
mia Danubo,
mi vin ĵurigas per fortikaĵoj
viaj por al mi flustri pri aŭtun' suna.
Ekridetu, mia Danubo,
kiam ŝipistoj pasas
kantante kantojn pri vi mem
kaj Vojvodino mia.
Ĝuste sur bordoj viaj,
kun okuloj viaj bluaj kaj petolaj,
amo floru kiel burĝonoj majaj.
Ornamu al Novi Sad sinon,
por ke mi en brakum' via
atendadu ĉiujn matenojn sekvajn.
Kaj tial mi vin petas,
mia Danubo,
dum mi pasas borde
kaj dum miaj spikoj arĝente ekbrilas,
ke vi flustru al mi pri aŭtun' suna,
dum ankaŭ viaj valoj orumiĝas.

LUNO SUPER MARO (Leposava Nastiĉ)

Oras la luno
dum longegaj noktoj
frido en animo
kaŝetiĝis.
Harfoson'
mallaŭte ektremas
furioze penetras
animsekretojn.
Super mar' malkvieta
naĝas la forgesita sonato.

SxI SCIIGAS SxIN (Duŝko Jokiĉ)

Sxi sciigas ŝin.
Sxi senkonscie ricevas mesaĝon,
perdas lian spuron
kaj restas sola kiel li mem.

PATRINO (Duŝko Jokiĉ)

Ho patrino, ne ploru,
mi al vi venos re,
vento al vi portos min
ĉiŭnokte tre.
Dum la aŭroriĝo,
junajn florojn vi pluketos,
kaj, pri mi mem pensante,
ilin al mi demetos.
Restu ja sen larmoj,
sen funebra vest' ĉia,
unu ordinara
floro sufiĉos
al fil' via.

RENKONTIĜO (Ivan Opaĉak)

Foje mi renkontiĝis,
mi memoras ja tion.
saluto, manpremo,
kaj ĝi estis ĉio.
Mi memoras, ventpuŝite
faladis velkaj folioj.
Sur la vojo envilaĝa,
ni renkontiĝis tie.
Mi promenas, ree aŭtuno venis,
faladas velkaj folioj.
Mi promenas je la sama loko,
por ke ni eble retrovu tie.

AL INSTRUISTO (Igor Kojiĉ)

Ni pasigis kun vi kvar jarojn,
Estis jaroj de lerno- kaj sciofaro.
Gvidis vi nin tra malfacila veto,
Dankon al vi, dankon pro via zorgpreto.
Ĉiuj momentoj pasigitaj kun vi
Ĉiam vivos profunde en ni.
Ni ne forgesos vortojn viajn,
Gravajn, esencajn por kresko nia.
Ĉiujn belajn momentojn ni kunprenas,
Tial ni malfacile al adiaŭ venas.
Ni restos gajaj, viglaj kaj feliĉaj
Laŭ via kutima instruad' riĉa.
Legu iujn poemojn el la libro "Poeziaj donacoj" (publikigis E-societo "Marko Neŝiĉ" el Novi Sad)