.Mira Aleckovic naskiĝis en 1924. Kiel gimnazianino ŝi komencis verki. Dum la Dua mondmilito ŝi partoprenis naciliberigan batalon kaj multaj ŝiaj poeziaĵoj por temo havas kuraĝon de la batalantoj kaj persiston akiri liberon. Ŝi multe vojaĝis en fremdajn landojn kaj amikiĝis kun diversnacianoj. Nun ŝia poezio estas dediĉita al homo, al amo inter la homoj, al patrujo. Ŝi prezentiĝas ankaux kiel porinfana poetino kaj ofte vizitadas lernejojn kaj bibliotekojn, kie ŝi al la infanoj deklamas siajn poeziaĵojn kaj diskutas kun infanoj.