.Aleksa Ŝantic naskiĝis en Mostar en 1868. En Triesto kaj Ljubljana li frekventis komercan lernejon kaj iom da tempo li deĵoris en la magazeno de sia onklo. Sed tiun profesion li ne ŝatis ĉar li jam kiel junulo sentis emon al poezio kaj komencis verki. La unuaj poeziaĵoj estis dediĉitaj al intimaj sentoj, sed kiam li maturiĝis, la poeziaĵoj estis plenaj da patriotismo kaj montris lian ardan amon al sia popolo. Li okupiĝis ankaŭ pri politiko kaj estis popola depuitito en la parlamento de Bosnio. Tre populara kiel poeto kaj batalanto por rajtoj de serboj li mortis en Mostar en 1924. Al la lasta ripozejo lin akompanis preskaŭĉiuj loĝantoj de Mostar. "Tian enterigan procesion Mostar neniam ĝis nun vidis"- diris iu ĵurnalisto en sia priskribo de la enterigo de Ŝantiĉ.

Legu pri Aleksa Ŝantic