.Boriŝa Miliĉeviĉ naskiĝis en 1931. en Pepeljevac apud Kurŝumlija, Serbio, finis studojn de filologio kaj havas titolon de profesoro de franca lingvo. Li esperantistiĝis en 1953. en Beogrado (nun li estas C-diplomito), gvidis diversgradajn E-kursojn, faris multajn prelegojn pri kaj en Esperanto kaj aranĝis plurajn E-ekspoziciojn. Nun li estas direktoro de Esperanto-instituto en Beogrado, direktoro de Esperanto-akademio ESPROHOROVO kaj prezidanto de E-societo "Marko Neŝiĉ", Novi Sad. Li verkis dekon da artikoloj en Esperanto kaj serba lingvo kaj kelkajn librojn, inter kiuj estas lernolibro de Esperanto eldonita sesfoje. Krome li tradukis poezion kaj prozon.