.Boĵidar Trudiĉ naskiĝis en 1911. en Smederevska Palanka, estis profesoro kaj komponisto. Li esperantistiĝis en 1927, ekde 1930. aktivis en BES kaj Studenta klubo en Beogrado, gvidis kursojn, kunlaboris en "La Progreso", estis prezidanto de SEL kaj de KKK en 1954. kaj 1955, membro de la E-instituto de Bosnio kaj Hercegovino. Dum la kongreso en Sarajevo en 1955. gajnis premion por traduka poezio kaj ĉe UEA-kongreso en Kopenhago ĉe la Belarta konkurso la duan premion por originala drameto "La malamiko". Originale verkis "Provincan gastejon" kaj tradukis "Analfabeton" kaj "Butonon" de B. Nuŝiĉ kaj plurajn lirikajn popolajn kantojn kaj muzikajn verkaĵojn. En 1964. estis distingita por meritoj de JEL.

Legu pri Boĵidar Trudiĉ