.Boĵidar Vanĉik naskiĝis en 1909. en Kanjiĵa apud Slavonski Brod (Kroatio), estis juĝisto, anstataŭanto de la ŝtata prokuratoro, esperantistiĝis en 1928, estis tre aktiva en la landa E-movado, estis prezidanto kaj kunfondinto de E-societo en Varaĵdin (Kroatio), gvidis multajn kursojn, plejparte laŭÆe-metodo. Li estas plej konata kiel tradukanto de poezio kaj prozo. Liaj tradukoj aperadis en "Literatura Mondo", "La Suda Stelo", "La Progreso" kaj "Reehoj". Por poeziaj tradukoj dum la UK en Parizo (1950) gajnis la duan kaj kvaran premiojn. Li verkis plurajn lernolibrojn, "Bilten interstena", originalajn poemojn kaj tradukis ĉirkaŭ 70 prozajn tutojn aŭ fragmentojn. Li estis distingita por meritoj en 1964. kaj mortis en 1970 en Varaĵdin.