.Branko Radakoviĉ naskiĝis en 1923. en Titel, oficis en Instituto kontraŭ tuberkulozo, poste estis redaktoro de la "Moto revija" ĝis emeriĝo en 1983. Esperantistiĝis en 1954. en Beogrado, estis sekretario de la studenta E-klubo "Bajo Sekuliĉ", sekretario de SEL, membro de la redakta komitato de "La Progreso", kie li aktive kunlaboris. Serbia E-Ligo presigis lian verketon "Du Noveloj". Li okupis ankaŭ aliajn funkciojn: prezidanto de E-societo kaj fakdelegito de UEA. Inter 1954. kaj 1956. li verkis plurajn artikolojn, tradukojn kaj recenzojn por E-gazetaro. En 1964. li estis distingita por meritoj je JEL.

Legu pri Branko Radakoviĉ