.Branko Rajŝiĉ naskiĝis en Zemun en 1900. kaj estis profesia fotisto. Li esperantistiĝis en 1922. kaj de tiam ĝis la morto en 1978. estis konstante aktiva en E-movado, gvidis multajn kursojn, faris multajn prelegojn, gvidis societan vivon en Zemun kaj Beogrado kaj ekgvidis modelan evidencon pri laboro de la societoj. Li estis longjara sekretario de E-societo en Zemun, vicprezidanto de JEL, membro de Serbia E-instituto, esperantigis la unuan libron aperintan en brajla "Nia koro", krome tradukis "Ni vojaĝas al Jugoslavio" de Helen Veller, "Marŝo de paco", kunlaboris en "Konkordo", "La progreso", "La suda stelo" kaj "Kajeroj". Li estis distingita por meritoj 1964.