.Branko Ĉopiĉ naskiĝis en 1915 en Bosnio. Li venis Beogradon por studi kaj en ĝi li restis ĝis la morto. Duma la Dua mondmilito li partoprenis naciliberigan batalon. Iom da tempo li estis redaktoro de infaneldonoj, sed la plej grandan parton de sia vivo li pasigis kiel profesia literaturisto. Li verkis romanojn kaj poezion. Pro belega lingvo kaj fluaj versoj li estas unu el la plej popularaj serbaj verkistoj. Verŝajne li publikigis plej multajn librojn kaj verŝajne liaj verkoj estas eldonitaj en plej granda kvanto el ĉiuj serbaj literaturistoj. Li mortis en 1985.

Legu pri Branko Ĉopiĉ