.Miloŝ Crnjanski naskiĝis en 1893, en Vieno studis historion de arto kaj en Beogrado filozofion kaj estis profesoro, ĵurnalisto kaj diplomata oficisto. Kiam komenciĝis la Dua mondmilito, li deĵoris kiel diplomato en Romo, de kie li translokiĝis al Londono, kie li vivis ĝis 1965, kiam li revenis al la lando. Liaj verkoj estas romanoj, noveloj, dramoj kaj poezio. Li estas unu el la plej elstaraj serbaj literaturistoj de moderna stilo. Liajn versojn karakterizas maltrankvilo, malkontento, ie espero. Multaj poeziaĵoj estas dediĉitaj al patrujo. Estas eldonitaj multaj libroj de liaj versoj kaj li estas rangita inter la plej bonaj literaturistoj ne nur en Jugoslavio sed ankaŭ ekstere. Li mortis en 1977.

Legu pri Miloŝ Crnjanski