.Desanka Maksimoviĉ naskiĝis en Rabrovica en 1898. en familio de instruisto. Tial ŝi tre frue konatiĝis kun literaturo. Finstudinte filozofion en Beogrado ŝi fariĝis profesorino de literaturo en gimnazio. Pri literaturo ŝi ekokupiĝis kiel junulino kaj tio estis ŝia ĉefa okupo dum la vivo. Plejparte ŝi verkis poeziaĵon, sed aperis ankaý kelkaj prozaj verkoj. Ŝiaj versoj, fluaj, belaj, lingve riĉaj estis dediĉitaj al la naturo, al patrujo kaj al amikeco inter homoj. Þi estis akademianino, unu el la plej signifoplenaj poetoj en Serbio kaj ŝi estis multfoje distingita. Mortis en 1993.