.Vladimir Petkoviĉ - Dis naskiĝis en 1880. Kiam la serba armeo kaj multaj fuĝintoj forlasis la landon dum la Unua mondmilito, en tiu malgaja kolono troviĝis ankaŭ Dis. Dum tiu pena marŝado tra neĝkovritaj albanaj montegoj li malsaniĝis kaj veninte al la adria bordo li estis enŝipigita kun aliaj malsanuloj por veturi al Bizerta kaj tie resaniĝi. Tiu ŝipo estis torpedita kaj kun ĝi ĉiuj homoj troviĝantaj en ĝi dronis, inter ili ankaŭ unu el la plej bonaj serbaj poetoj - Vladislav Petkoviĉ, kies poeziaĵoj estas intimaj, pesimismaj, sinceraj, sed stile brilaj, lingve riĉaj. Dum la vivo li aperigis kelkajn kolektojn de poeziaĵoj kiujn li verkis paralele kun sia ofico de instruisto kaj doganisto.