.Dositej Obradoviĉ naskiĝis en 1742. Dank' al la monaĥejestro de la monaĥejo Hopovo en kiu li kiel junulo monaĥiĝis, multe lernante kaj legante, li fariĝis tre klera. Forlasinte la monaĥejon li lernis la latinan lingvon, fariĝis instruisto en vilaĝo por perlabori monon por plua studado. Li ellernis la grekan kaj la italan lingvojn kaj venis en Vienon kie li ellernis ankaŭ la germanan. Post la finitaj studoj li translokiĝis en Trieston kie riĉaj serboj mone helpis lin por verki kaj eldoni utilajn librojn por serboj. Dum la popolleviĝo de serboj li helpis ribelantojn diversmaniere kaj mem venis en Serbion en 1807. Li fariĝis direktoro de ĉiuj serbaj lernejoj, fondis la unuan universitaton en Serbio kaj eklezian lernejon kaj fine akceptis la postenon de ministro por edukado. Lia verkaro estas tre riĉa, kaj originala kaj traduka. Liaj verkoj estas konataj ne nur ĉe serboj sed ankaŭ ĉe bulgaroj, rumanoj kaj kroatoj. En Bulgario kaj Rumanio aperis kelkaj eldonoj de liaj verkoj. Li mortis kontenta en Beogrado en 1811. ke li helpis al sia popolo plej multe kiom li povis. Kaj li povis multon.