.Dobrica Eriĉ naskiĝis en 1935. en la familio de vilaĝano. Pri si li mem diras: "Unue mi estis terkulturisto kaj iom okupiĝis pri poezio, nun mi estas poeto kaj iom mi okupiĝas pri terkulturado." Pri li kritikisto diras: "Tridek jarojn Eriĉ memorigas pri la magio de poezio; el la lingvo li faras hejmlandon kaj la hejmlando faris el terkulturisto poeton. Eriĉ kutimas verse paroli diversmaniere, ludi per komplikaj formoj, fari muzikajn majstraĵojn el la lingvo, ritmo, rimoj. La poezio de Dobrica estas granda botanika ĝardeno, kiu produktas grandan kvanton de literatura oksigeno. Disŝutita altruisme en sesdeko da libroj ĉi tiu poeto donas siajn poeziaĵojn bagatele, sentante ke per tio li premias kaj sin mem kaj siajn legantojn."