.Emilia Lapenna naskiĝis en 1910. en Gorjane (Slovenio), esperantistiĝis en 1931, estis kunfondinto de Akademia E-klubo en Zagreb, E-societo "Bude Borjan" kaj Kroatia E-Ligo. En E-movado ŝi havis multajn gravajn funkciojn: redaktoro de E-elsendoj de Radio Zagreb, gvidanto de Belartaj konkursoj dum UK, membro de redaktaj komitatoj de "La Suda Stelo", "La Progreso", "Jugoslavia Esperantisto", "Voæo" kaj aliaj, kunlaboranto de "Heroldo de Esperanto" kaj "Esperanto" recenzante diversajn poeziaĵojn kaj prozaĵojn, kunaŭtoro de lernolibro "Esperanto por æiuj", tradukinto de multaj verkoj de jugoslaviaj verkistoj. Ŝi estis honora membro de UEA kaj ŝi estis distingita por meritoj. Ŝi mortis en 1994.