.Margarethe Greta Stoll, svisdevena, drama aktorino, naskiĝis la 16-an de februaro 1912. en Beogrado. Ŝi esperantistiĝis en 1953, estis aktiva en la landa E-movado, en 1956. ŝi fariĝis komitatano de BES "Radomir Klajiĉ", gvidis societajn kunvenojn, diversajn kursojn, preparadis programojn por E-festivaloj (1958. en Novi Sad, 1959. en Niŝ kaj Rijeka). Ŝi verkis poemojn kaj novelojn nacilingve kaj esperantlingve, estis premiita dum landaj E-festivaloj por originala kaj traduka poezio. Ekde 1964. ŝi estis la ĉevredaktorino de "La Suda Stelo". Ŝiaj originalaj poemoj aperis en "La Suda Stelo" kaj en "Reehoj". Ŝi estis kunlaboranto kaj tradukinto de pluraj poemoj en la "Antologio de la serba parola literaturo" kaj estas unu el la plej konataj jugoslaviaj esperantaj poetinoj, membro de la E-instituto ekde 1960. kaj distingita de JEL por meritoj en 1964. Kune kun Vesna Skaljer-Race kaj Nedeljka Subotiĉ apartenas al t. n. "Beograda triopo" de poetinoj. Ŝi vivas en Beogrado.