.Marko Petroviĉ naskiĝis en 1939. en Janja, Bosnio kaj Hercegovino, ellernis Esperanton autodidakte en 1959. en Tuzla. Li estis kaj estas aktiva en multaj E-societoj kaj Junularaj organizoj. Ĉe la Oratora konkurso de JEJA en Kumrovec (1963) li gajnis la duan premion. En landaj kaj eksterlandaj publikaĵoj aperis liaj literaturaj verkaĵoj: satira poezio kaj prozo, sciencfikciaj noveloj, socipolitikaj temoj, tradukaĵoj, eseoj kaj recenzoj. En la zagreba Literatura konkurso "Ivo Rotkviĉ" 1980. li gajnis la unuan premion por la satira poemkolekto "Ilia tosto je nia tosto" kaj en 1990. premion por la satirpoemo "La deka muzo". Li estas membro de la serbia E-instituto, kaj membro de SAT kaj vivas en Surĉin apud Beogrado.