.Matija Beĉkoviĉ naskiĝis en 1939, studis filozofion en Beogrado, kie li nun vivas kiel profesia literaturisto kaj akademiano. La lingvo de lia poezio estas riĉa, forta, pitoreska kaj tre ofte arkaika, plena je metaforoj. Li okupiĝas plejparte pri poezio kaj eldonis plurajn kolektojn de poeziaĵoj kaj poemoj kaj gajnis multajn lit. premiojn.