.Milivoje Pavloviĉ naskiĝis en 1907. en Leskovac, Serbio. Teologian studon li finis en Bitola, Makedonio en 1928, kaj pastris en kelkaj preĝejoj en Makedonio kaj Serbio. Inter 1964. kaj 1972. li estis profesoro en Prekalje ĉe Drvar, Bosnio. Li esperantistiĝis en 1930, estis entuziasma propagandisto, organizanto de multaj E-kursoj, favora E-literaturisto kaj tradukisto. Li verkis pli ol 80 verkojn. En la 16-a Kongreso de jugoslaviaj esperantistoj en Sarajevo li estis premiita por "Malbela vetero" (originalo) kaj "En tiliaro" (traduko de verko de Djura Jakŝiĉ). Krom kelkaj originalaj noveloj, tradukis poemojn de kelkaj plej konataj serbaj poetoj kaj prozistoj. Li estis distingita kaj mortis en 1995.