.Nedeljka Subotiĉ naskiĝis en 1924, finstudis en la Ekonomika fakultato en Beogrado. En la movado ŝi aktiviĝis en 1955. kaj okupis multajn funkciojn, dum multaj jaroj gvidis A- kaj B-kursojn kaj prelegis en C-kurso. De la komenco de sia aktiveco ŝi okupiĝis pri verkado kaj tradukado kaj gajnis plurajn premiojn por literaturo. Þi kunlaboris kaj redaktoris en multaj E-revuoj, estis membro de JE¬A (Jugoslavia Esperanto-ĵurnalista Asocio). De la fondiĝo de Serbia E-instituto en 1957. ŝi estas membro de ĝiaj lingva kaj literatura komisionoj. Krome, ŝi gvidis la komisionojn por ekzamenoj kaj por propagando. Ankaŭ nun estas membro de la Instituto. Kiam en 1962. fondiĝis Jugoslavia E-instituto, ŝi fariĝis ĝia membro. Por sia pormovada laboro ŝi akiris plurajn diplomojn kaj rekonojn kaj de la Jugoslavia E-Ligo en 1964. ordenon por meritoj. Ankaŭ nun ŝi aktivas en la movado.

Legu pri Nedeljka Subotiĉ