.Petar Petroviĉ Njegoŝ naskiĝis en 1813. kaj kiel infano restis sen patro. Lia onklo, episkopo, ebligis al li bonan edukadon. Post la morto de la onklo li monaĥiĝis, fariĝis episkopo kaj reganto de Montenegro. Tuj li enterprenis la paŝojn por modernigi kaj civilizi la ŝtaton fondante lernejojn, juĝejojn, batalante kontraŭ malnovaj malbonaj moroj, konstruante ŝoseojn.. Lia talento por verkado evoluis sub influo de alilandaj verkoj kiujn li legis. Parolante ruse, france kaj itale li povis tre facile legi konatajn verkojn de eksterlandaj literaturistoj. Lia talento por literaturo montriĝis kiam li estis nur 12-jara kiam li verkis la unuan poeziaĵon. Post tio li konstante verkis kaj en liaj verkoj motriĝas ĉiam pli kaj pli matura poeto-filozofo. Li sukcesis tion kion multaj aliaj poetoj ne sukcesis fari: surbaze de popola poezio, per la elementoj de popola vivo, popola animo, li faris grandan originalan verkon. Lia poemo "La montara krono" estas fakte detala priskribo de la vivo de la popolo en tiu tempo. La belecon al liaj verkoj donas ankaŭ bela lingvo de Montenegranoj, sed ne nur tio estas grava. Ĉiu lia verso estas filozofiaĵo. Liajn versojn oni ne povas nur legi, ĉiun verson oni devas profunde analizi, ĉar en ĉiu troviĝas multjaa saĝeco. Njegoŝ, la poeto de la nacia energio kaj forto, poeto de la animo de la popolo, mortis juna en 1851 kaj lin priploris la tuta popolo.

Legu pri Petar Petroviĉ Njegoŝ