.Petar Stefanoviĉ naskiĝis en Zajeĉar (Serbio) en 1933, finis filozofian fakultat-studon en Beogrado (1957), esperantistiĝis en 1954. Li unue aktivis kiel estrarano de Studenta E-klubo kaj Serbia Esperanto-Ligo. Ekde 1956. li estis membro de E-instituto de Serbio, faris multajn prelegojn pri Esperanto, gvidis plurajn kursojn kaj estis membro de la redaktaj komitatoj de "La Suda Stelo" kaj "La Progreso". Komence li okupiĝis pri recenzado kaj poste pri tradukado, estis kunlaboranto de "Makedonia Antologio" kaj estis distingita.

Legu pri Petar Stefanoviĉ