.Pribislav Marinkoviĉ naskiĝis en 1926. en Sopot ĉe Beogrado, finis studon ĉe la Ekonomika fakultato en Beogrado en 1951, specialistiĝis en Parizo en 1964. kaj doktoriĝis en 1977. Li esperantistiĝis en 1954. kaj estis sekretario de SEL (1958), sekretario de JAPE (instruistoj-esperantistoj, 1958-1983), ĉefredaktoro de la organo de Amikoj de Esperanto, "Esperanto" (1978-1983), membro de Jugoslavia Esperanto-instituto, gvidis multajn kursojn, verkis multajn artikolojn, estas aŭtoro de la "Fakvortaro de politika ekonomio" (serba-esperanta), "Esenco de la programita instruado" kaj estas distingita por meritoj.

Legu pri Pribislav Marinkoviĉ