.Ladislav Reĵek naskiĝis en Zagreb (Kroatio) en 1911, finis gimnazion en Bjelovar, post Dua mondmilito vivis en Oroslavlje kaj ekde 1957. en Zenica (Bosnio) kie li emeritiĝis en 1978. Li esperantistiĝis en Bjelovar, tie gvidis E-kursojn, estis bibliotekisto kaj tradukisto de prozaĵoj kaj poemoj de plej konataj jugoslaviaj literaturistoj. Li estis kuntradukanto de "Makedonia Antologio" kaj en 1980. tradukis 67 poemojn de 36 bosniaj-hercegovinaj aýtoroj. Li mortis en 1994.

Legu pri Ladislav Reĵek