.Sava Nemanjiĉ, la plej juna filo de la regnestro de Serbio Stefan Nemanja, naskiĝis en 1175. En la gepatra hejmo li ricevis altan klerecon. De la patro, kiam li estis 15-jara li ricevis la regionon Zahumlje por regi ĝin. Sed, estante tre pia, li forlasis ĉiujn riĉaĵojn kaj bonaĵojn de la vivo kaj foriris al Atoso, respubliko de monaĥoj, kaj monaĥiĝis ricevinte la nomon Sava. Plenumante ĉiujn tre rigorajn taskojn, multe legante, aŭskultante la vortojn de maljunaj saĝuloj unu el la plej kleraj monaĥoj en la tuta Atoso, kie oni lin tre estimis. Laŭ la propono de Sava, lia patro transdonis la regnon al siaj filoj, venis al Atoso kaj monaĥiĝis ricevinte nomon Simeono. La patro kaj filo konstruigis belegan monaĥejon Hilandar kaj de tie tre multe helpis sian patrujon. Sava multe vojaĝis, vizitante diversajn landojn kaj konatajn ekleziestrojn kaj sukcesis ricevi permeson memstarigi serban eklezion, fondi serban ĉefepiskopion kaj fariĝis la unua serba ĉefepiskopo. Sed reveninte al sia lando li ne estis nur eklezia estro, sed tre grava edukisto kaj klerigisto de serboj. Li fondadis lernejojn, malsanulejojn, akceptejojn por malriĉuloj, instruis la popolon modernigi kaj plibonigi la kondiĉojn de la vivo. Krom la zorgo pri la eklezio, ŝtato kaj popolo, li okupiĝis pri literaturo verkante kaj poezion kaj prozon. Li estas la unua serba literaturisto. Pro tio ankaŭ hodiaŭ estas tre estimata kaj festata kiel patrono de la lernejoj. Li mortis en 1235. en Trnovo (Bulgario) kaj en 1237. liaj postmortaj restaĵoj estis alportitaj al Serbio. Sed, ĉar li estis tre estimata, ne nur de serboj, sed ankaŭ de turkoj, timante lian influon al la popolo, turkaj regantoj forbruligis lian korpon en Beogrado. Pro liaj bonfaraĵoj oni proklamis lin sankta.

Legu pri Sava Nemanjiĉ