.Simo Milojeviĉ naskiĝis en 1936. en Kunja Glavica, Trebinje (Hercegovino). Gimnazion li finis en Zemun (nun parto de Beogrado) kaj studis komparan literaturon en Beogrado, laboris kiel armea oficisto en Zemun kaj poste fariĝis profesia Esperantisto: estis sekretario de Jugoslavia Esperanto-Ligo, ĉefredaktoro de "La Suda Stelo", gvidis plurajn E-kursojn kaj tre aktivis en E-societoj en Zemun kaj Beogrado. Fine de 1969. li posteniĝis en Nederlando kaj ekde 1974. laboras ĉe UEA, i. a. estis ĉefredaktoro de "Esperanto", direktoro de la Centra Oficejo ĉe UEA ktp. Li konstante vivas kaj aktivas por la E-movado en Roterdamo. La Jugoslavia Esperanto Ligo distingis lin per Ordeno por meritoj en 1964.

Legu pri Simo Milojeviĉ