.Svetislav Petroviĉ naskiĝis en Pirot en 1899, estis gimnazia profesoro de la franca lingvo. Esperantistiĝis en 1916. kaj verkis multajn artikolojn pri Esperanto en nacia gazetaro. Li estas aŭtoro de lernolibro "Internacia helplingvo Esperanto" kaj ĝis 1931. estis la jugoslavia peranto por "Internacia Pedagogia Revuo". El Esperanto li tradukis "Forbruligo antataŭ entombigo" kaj "Psikoanalizo kaj edukado". En Esperanton li tradukis "La montara krono" de Njegoŝ kaj "Sonetkrono por esperantistaro". Li estis fondinto kaj prezidanto de E-societo "Tapiŝurbo" en Pirot, komitatano de SEL kaj membro de E-instituto kaj estis distingita. Li mortis en 1960.