.Tibor Sekelj naskiĝis en 1912. en Spiska Sobota (Ĉeĥio). Li estis ĵurnalisto, esploristo, mondvojaĝanto, verkisto, poligloto kaj en junaĝo pentristo, skulptisto kaj filmdramaturgo. Li publikigis 14 librojn en diversaj lingvoj, dudeklingvan Muzeologian terminaron kaj kolekton de poemoj "Elpafu la sagon". Kiel esploristo kaj vojaĝanto li travojaĝis ĉiujn kontinentojn, estis membro de Brita reĝa geografia societo kaj ricevinto de argentina ordeno "Ora kondoro". Li esperantistiĝis en 1929. en Zagreb. Preskaŭ ĉie kien li vojaĝis li gvidis E-kursojn kaj fondadis E-grupojn aŭ landajn asociojn. Li estis honora prezidanto de Meksika E-asocio, komitatano de UEA kaj ĝia reprezantanto en UNESKO-konferencoj, prezidanto de la Internacia geografia asocio kaj redaktoro de "Geografia revuo", inicianto kaj direktoro de IOE (Internacia instituto por oficialigo de Esperanto) kaj redaktoro de ĝia revuo kaj aŭtoro de kelkaj modernaj E-kursoj. Li mortis en 1988.

Legu pri Tibor Sekelj