.Filip Viŝnjiĉ naskiĝis en 1767. Kiel infano li restis sen patro kaj la patrino reedziĝis. Kiam li estis okjara, li malsaniĝis je variolo kaj la malsano kaŭzis blindigon de la infano. Kun infanoj li ne povis ludi, al la hejmanoj li ne povis helpi kaj li sentis sin balasto, li soliĝis kaj komencis kamaradiĝi kun guzlo kiun havis ĉiu serba hejmo. Havante belan voĉon li al la parencoj kaj najbaroj kantis popolajn kantojn kaj oni komencis lin invitadi al diversaj solenaĵoj por kanti. Tiel li komencis vagadi de vilaĝo al vilaĝo kie oni lin afable akceptadis kaj regaladis. Dum la Unua ribelo de serboj kontraŭ turkoj li aliris al la batalantoj ka, laŭ iliaj rakontoj pri la okazaĵoj, li verkis poemojn kiujn li kantis al la popolo kaj al la ribelantoj per kio li instigis kaj kuraĝigis ilin. Iom post iom li fariĝis konata ne nur en Serbio sed ankaŭ eskterlande. Li konis Goethe, Grimm kaj Ranke, ĉar liaj poemoj, tre altkvalitaj kiel literaturo estis ankaŭ histroriaĵoj. Viŝnjiĉ mortis en 1835. Gerhard Gesemann pri li diris: "Viŝnjiĉ kantis novajn poemojn, poemojn de la libero de sia popolo. Kun lia animo foriris al la eterno la lasta brilo de Homer."

Legu pri Filip Viŝnjiĉ