.Zlatoje Martinov naskiĝis en 1953. en Sakule, Vojvodino, Serbio. Li finis studon ĉe la Ekonomika fakultato en Beogrado, esperantistiĝis en 1971. en Panĉevo kiel mezlernejano. Li havis plurajn funkciojn en la jugoslavia kaj serba E-movadoj kaj nun estas ĉefo de Sekcio por literaturo de serba E-instituto. Li verkas teoriajn artikolojn, prozon kaj haiku-poezion kaj publikigis kelkajn artikolojn pri Esperanto, esperantan tradukojn de serba poezio kaj prozo kaj aron de fakaj tekstoj kaj literaturaj tradukoj en Esperantaj kaj neesperantaj periodaĵoj. Li estas membro de E-instituto en Beogrado ekde 1978. kaj vivas kaj laboras en Beogrado. Li estas distingita de JEL por meritoj en 1983.

Legu pri Zlatoje Martinov