.Jovan Jovanoviĉ Zmaj naskiĝis en Novi Sad en 1833. Li studis juron en Prago, Budapesto kaj Vieno kaj poste medicinon kaj fariĝis kuracisto dejoranta en pluraj urboj en Serbio. Jam kiel studento li ekokupiĝis pri verkado de poezio en kiu regas patriotismo kaj naturo, sed ekzistas pluraj satiraj verkoj. Sed li estas konata kiel plej fota porinfana poeto. Post li restis multaj libroj de bela porinfana poezio, kio estas por multaj serbaj infanoj la unua legaĵo el kiu ili lernas ami patrujon, bonfari kaj ŝati la veron. Krom pri poezio li okupiĝis pri tradukado de fremda poezio. Li mortis en 1904.