.Se vi longe parolas pri feliĉo vi sentos ke vi estas malfeliĉa.
. Kiu ne esploradis la sencon de la vivo, tiu ne vivis, sed kiu esploris la vivon, tiu ne estis feliĉa.
.Feliĉo ne estas ideo, sed iluzio, ĉar ĝi ne estas reala sed imaga.
.Kiu opinias ke li estas feliĉa, tiu vere estas feliĉa.
.La riĉeco ne estas ĉefa postulo por esti feliĉa. Ĝi estas fonto de la materia sekureco sed ne de feliĉo.
.Ne ekzista granda feliĉo sen granda trompo.
.Homo eĉ ne scias kio estas vera feliĉo kaj vera malfeliĉo.
.Malfeliĉa homo estas: maljuna, malsana kaj malriĉa.
.Malameco estas ĉaiam timo. Ĉiu malameco estas ĵaluzo.
.Ni neniam estas justaj, kiam ni parolas pri aliaj, ĉar pri unu ni parolas je simpatio kaj pri alia je antipatio.
.Personoj kiuj malamas estas unue stultuloj, poste malherooj, sed ili neniam estas herooj.
.Ekzistas momentoj kiam la homo pli multe timas de la vivo ol de la morto.
.Feliĉo estas je tio ke homo havu tion kio al li estas necesa.
.Neniu mezuras feliĉon laŭ si mem, sed laŭ iu alia kiu estas pli feliĉa.
Malespereco estas fizika senforteco, malsano aŭ stupidaĵo.
Du la plej grandaj malfeliĉoj de la homo estas: esti malsana kaj ne havi amikojn.
Kiam homo estas juna, li estas bela, kiam estas maljuna, estas sufiĉe saĝa.
El ĉiuj malfeliĉoj homo plej multe timas de la malriĉeco, kaj ĝi estas unu el la plej malgrandaj.
Kondiĉo por esti feliĉa: nenian vi atendu.
Homoj timas de la homo kiu silentas, sed ili abomenas homon kiu multe parolas.
Tri instinktoj estas en la homo ekde la unua tago: amo, beleco, kredo.
Ekzistas feliĉo se unu homo estas filo, sed ekzistos ankaŭ kiam li fariĝos patro.
Homo estas la plej granda domaĝulo sur la tero.
Diferenco inter grandaj kaj malgrandaj homoj estas je tio ke ili havas samajn mankojn sed ne samajn virtojn.
Sendepende de aĝo, homo kiu kreas ne estas maljuna.
Amantoj estas utopiistoj, kaj la amo estas la plej granda utopio. Animo de la enamiĝinta homo vivas en alies korpo.
Nia egoismo estas malliberejo sub la tero, je kiu ne ekzistas fenestroj.
Amo estas pruvo de la inteligenteco, ĉar homo sen ideoj kaj stultulo ne povas enamiĝi.
Virino ne scias kio estas komuna vivo, komuna feliĉo kaj komuna idealo. ŝi ĉion mezuras laŭ si mem kaj laŭ siaj bezonoj.
Virinoj ne postulas de vi ke vi estimu ilin, sed ke vi amu ilin. Virinoj pli multe ŝatas ke viroj deziru ilin, ol ke viroj ŝatu ilin. Je la naturo de la virino estas ke ŝi volonte suferas perforton, kaj eĉ tion atendas volonte.
Viro kaj virino estas du malamikaj personoj. Amo ne havas okulojn kaj ĵaluzo ne havas saĝecon. Ne postulu de virino fidelecon.
Viro ĉiam faras tion kion li devas fari, kaj virino faras tion kion ŝi deziras.
Virino ĉiam devas havi iun kiu turmentos ŝin: ĉu edzo ĉu amanto.
Virino venĝas sin per la lango.
Virino al alia virino ne pardonas eĉ la plej bonajn ecojn.
Virino estas nek pli bona nek malpli bona, eĉ ŝi ne estas aliforma ol viro.
Virino sin donas pro multaj kaŭzoj: pro amo, pro enuo, pro pasio, pro vanteco, pro malforta volo, pro intereso, pro romantiko, pro perverseco kaj pro venĝo.
Virino plej multe amas vin kiam ŝi devas ion pardoni al vi, kaj ne kiam vi devas al ŝi pardoni. Virino estas je la feliĉo malmorala, kaj je la malfeliĉo ŝi estas grandmorala. Virinoj kutime elektas amantojn kiuj estas malpli saĝaj, malpli junaj ol iliaj edzoj.
Virino neniam estas amikino al alia virino.
Je ĉiuj dek viroj estas unu saĝa, kaj je dek virinoj estas unu stulta.
En iu ajn romano estas pli da amo ol en unu granda urbo.
Virino estas pli morala ol viro. Kiam ŝi ekamas viron, ŝi amas lin kvazaŭ ŝi estus lia patrino, kaj timas pri li.
Viro regas je virino tiam kiam li regas al si mem, kaj regas al si mem kiam li pli multe pripensas ol sentas.
Virino ofte ŝanĝas virojn, ĉar jam ekde juneco esploras virojn kaj sindonas al la viroj ĉar je ili ŝi vidas idealajn edzojn kaj amantojn.
Amo estas la plej malcerta sento.
Saĝa viro edziĝas je la vera tempo. Niajn jarojn ne kalkulas ni, sed ilin kalkulas niaj edzinoj.
Ne ekzistas pli granda ĝojo de viro ol iu kiun li povas dividi kun iu virino.
La plej granda malfeliĉo de iu virino estas tiam kiam ŝi komencas kredi ke ŝia beleco pereas.
Viroj ne devas resti solaj kun si mem. Virino estas la plej bona rimedo kontraŭ soleco.
Malamo detruas domojn kaj ŝtaton. Ĉiu scias kion li posedas, sed neniu scias iom da amikoj li havas.
Iun personon ni amas tiam kiam ni amas lin je ĉiuj mankoj.
Je ĉiu kontrakto de du personoj, ĉiu opinias ke li pli multe donas ol ricevas.
Je la maljuneco neniu estas riĉa, eĉ ne tiu kies keloj estas plenaj je oro.
Ĉiu maljunulo estas plena je malbonaj intencoj.
Homo neniam estas justa: nek kiam amas nek kiam malamas.
Je maljuna viro kaj maljuna virino ne povas ekzisti amikeco. Li al ŝi ne estas necesa, kaj ŝi estas al li abomena.
Malgranda ŝuldo kreas ŝuldanton, kaj granda malamikon.
Mallata persono ĉe la homoj estas je intereso.
Digneco kaj honoro je vira senco de tiu vorto ne ekzistas por la virino.
Kie ekzistas timo, tie ne ekzistas amikeco.
Mezutilo por la juneco kaj maljuneco estas malpli fizika ol anima principo. Maljuneco estas malsano nur de malsaĝaj viroj kaj de malbelaj virinoj.
Oni bezonas multe da saĝeco por ke ni maljuniĝu sen malbeleco, sen malico, kaj sen malamo. Pro tio oni devas ŝanĝi: landojn, virinojn kaj librojn.
Ekzistas junaj maljunuloj kaj maljunulaj junuloj.
Virino kalkulas jarojn de viro, kaj al si kalkulas monatojn.
Unu el la plej grandaj malfeliĉoj de maljunulo estas sento de la soleco.
Ĝis sia juneco, virino timas nur de pli bela virino ol ŝi estas, kaj pli poste komencas malami ĉiun pli junan virinon.
Virino ne rajtas esti maljuna nek pro sia edzo nek pro societo.
Viro maljuniĝas sed ne fariĝas malbela, kaj virino fariĝas malbela eĉ antaŭ ol ŝi estas maljuna.
Scivolemo pri ies jaroj estas malico ol bezono scii.
Virino ne estas tiom jaraĝa kiom vere estas sed tiom kiom aliaj sentas ŝian jaraĝon.
La jarojn kalkulas nur malgrandaj homoj. Nur esceptaj homoj povas, sen granda mitero, subigi siajn anojn.
Dua la maljunaĝo pereas ankaŭ amo. Nek ni iun amas nek iu amas nin.
Bezono por la amo neniam Ĉesas.
Kiu ne ĝuis je la virinoj tiu ne meditis kun viroj.
Maljuneco estas unika malfeliĉo kiun preskaŭ ĉiu deziras. Kiam homo ĉesas krei, li jam estas preskaŭ morta.
Beleco kaj malgajeco estas fratinoj.
Ne ekzistas pli granda utopio ol tiu rilate al la estonteco.
Saĝulo evitas malsaĝulon, sed malsaĝulo ankaŭ evitas saĝulon.
Malico apartenas al ĉiu homo.
Singardemo estas malfido al iu.
Timo estas fonto de ĉiuj iluzioj, kaj enuo estas fonto de ĉiuj malbonoj.
Amo al la virino estas amo al la posteuloj, per kies vivoj ni povas fariĝi senmortaj.