oficiala sciigo:
Estimata samideano,
.E-movado en Serbio malfortiĝas kaj mankas fortika interligiteco inter niaj urboj kaj ni ne scias ĝustan nivelon de la aktiveco en E-movado laŭ urboj kaj regionoj. Sed venis tempo por la ŝanĝo; venis tempo por la unuiĝo.
.La projekto “Reta Unuiĝo De Urboj Serbiaj” estas kreita por servi je tiu senco, kaj ne nur al landa movado. Ni ofertas l’ eblon ke ĉiuj E-societoj en tuta Serbio havu sian propran retejon. Nome, E-societo “Cele-kula” sola havas sian paĝaron (www.espernis.org.yu) en interreto, kaj ĝi deziras favore ebligi al aliaj saman utiligontan servon. www.espernis.org.yu estas tre kvalita prezentilo de E-societo “Cele-kula”, kaj de urbo Nis kaj atestas en rete ligita tutmondo pri ĝia aktiveco, kaj ĝi jam fariĝis konata kaj ofte vizitata retejo. Danke al projekto “R.U.D.U.S.” vi ankaŭ povas gajni propran retejon, kaj eĉ senpage!
.Nur vi devas al ni sendi la materialon (ni preferas digitalan formon sed ankaŭ eblas papera), kiu enhavus: la tekston pri via E-societo, estraro, individuaj mebroj, urbo, diversajn interesaĵojn kaj ankaŭ necesaj estas fotoj ĉiuspecaj. Bonvolu prepari kvalitan, mezampleksan kaj dulingvan (serbe kaj Esperante) materialon sendendan tre baldaŭ. Via propra retejo estos teknike bele aranĝita, kaj estos tute sendependa de centra retejo www.espernis.org.yu al kies adreso ĝi apartenus (www.espernis.org.yu/viaurbo). La afero devas esti ĉi tia ĉar posedo de propra adreso (www.vianomo.org.yu) multe kostas. Per projekto “R.U.D.U.S.” ni planas, kiam ni kolektos materialon el ĉiuj aktivaj urboj, formi la mapon de Serbio por ke vizitonto el tutmondo povu klaki sur iun urbon kiu malkovros la pruvon de sia E-movado. Tiumaniere “R.U.B.U.S.” povas klarigi sian esencon: “Reta Unuiĝo De Urboj Serbiaj”.
.La projektopartopreno estas senpaga sed... ĉiuj ni estas entuziasmuloj, sed ekzistas limoj. La projekto “R.U.D.U.S.” ne estas donaco, nek reciproka favoro, sed reciproka helpo. Ni ne postulas monon ĉar ni scias ke vi ne povas ĝin havigi, sed ni postulas ke vi ankaŭ helpu nin: propra retejo de ajna Serbia E-societo estos starigita nur se vi subtenos nian E-bibliotekon per kvin libroj Esperantlingvaj (unu el kvin eventuale povas esti serblingva sed temanta pri Esperanto) donace. Ni kredas ke ĉi tiu kondiĉo estas eta kaj tri viaj libroj multe indus al ni.
.Tuj nepre kontribuu por la projekto “R.U.D.U.S.”! De vi dependas la progreso de landa E-movado.
.La materialon bonvolu rete sendi al:
Slumpy@bankerinter.net
aŭ al: Marko Nikolic; Blagoja Paroviĉa 12/78 18000 Niŝ
018/531-910;064/27-900-49.
Ni estas certaj ke vi uzos la unikan ŝancon!
anticipe dankon,
Marko Nikolic,
projektestro
